====== Andradina ====== //Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].// Dank’al la klopodoj de doktorino Cláudia Amêndola, Esperanto-Grupo Harmonio de Andradina kune kun la Societo Esperantista de Lins kaj Esperanto Societo de Promissão, okazigis la 25-an kaj 26-an de Novembro 1989 la Unuan Esperanto-Renkontiĝon de la Nordokcidenta Regiono de Ŝtato San-Paŭlo. La sekvantan jaron doktorino Cláudia sukcesis realigi la 14-an Esperanto-Renkontiĝon de Ŝtato San-Paŭlo kaj la “3-a Semado Inter Niaj Infanoj” (gvido de Denise Vaz Bruno), de la 2-a ĝis la 4-a de Novembro 1990. ---- Veja este artigo em [[Andradina PT|português]].