====== Araraquara ====== //Verkita en la portugala de D-ino [[Aparecida Ruiz Tagliari EO|Aparecida Ruiz Tagliari]] tradukita de S-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].// ===== Esperanto-Klubo de Araraquara ===== Fondita la 27-an de Aprilo 1996 – Registro n-ro 30150/96 en la 1-a Notarioficejo pri Civila Registro de Firmoj el Araraquara - SP ===== Leteroj ===== La 2-an de Marto 2002 Al la Honora S-ro Osvaldo Pires de Holanda BEL - Prezidanto Estimata Samideano: Atente al via letero de 20-12-99 petante informojn pri la historio de la E-Movado en mia urbo kaj pliaj detaloj, mi transdonas al vi la jenajn registrojn: Oni diras, ke antau longe la tajloro Francisco Banhatto, forpasinta, gvidis bazan kurson de Esperanto en tiu ci urbo, tamen la Movado ne prosperis. En 1987, Centjarigo de Esperanto, Clélia Maria Adorna Fernandes kaj Nelson Orlando, interesataj en la organizo de studgrupo de la lingvo, invitis samideanon Roberto Gomes de Freitas, el la urbo Jundiaí - SP, kiu la 2-an de Augusto 1987 starigis bazan kurson per Cseh-Metodo, por proksimume 30 personoj, 10 lecionoj je dimancoj vespere, kies rezulto estis malgranda grupo, kiu daure renkontigis sabate vespere. Tuj poste, alia esperantisto, Laércio Olivatto, el la urbo São Carlos - SP, gvidis novan bazan kurson al tiu malgranda grupo plifortigante gin. La tempo pasis kaj la 27-an de Aprilo 1996 la dekdu personoj kiuj restis de la grupo fondis "Esperanto-Klubo de Araraquara". Ili estas: Adriano Góes, Ana Paula Broggio, Aparecida Ruiz Tagliari, Carlos Alberto dos Santos, Dagoberto Alcir Curti, João Baptista Olivi, Lídia de Jesus Pereira Sandrini, Maria Cristina Bergo, Maria José Martins da Silva, Nelson Orlando, Palmira Bernaschi kaj Palmira Serra Cunha. Gia unua prezidanto estis Palmira Serra Cunha; la dua João Baptista Olivi kaj la nuna estas la subskribinto. La klubo ankorau ne posedas propran sidejon, gi funkcias en cambroj ceditaj de samideanoj, spiritismaj domoj au kluboj kiuj malfermas siajn pordojn por la starigo de kursoj preskau ciujare. Konsekvence de la lega projekto de la urba konsilanto, José Carlos Porsani, la 16-an de Decembro 1996 la tiea urbestro, ingeniero Roberto Massafera, omagis la kreinton de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, per aprobo de la Lego n-ro 4.795 lau koncerna aneksa kopio de la urbestrordono. Atentemaj salutoj, Aparecida Ruiz Tagliari Prezidantino URBODOMO DE ARARAQUARA LEGO N-RO 4.795 DE LA 16-A DE DECEMBRO 1996 LEGA PROJEKTO N-RO 210/96 AUTORO: KONSILANTO JOSÉ CARLOS PORSANI Nomas Strato Dr. Lázaro Luiz Zamenhof, publikan urbovojon. La urbestro de la komunumo de Araraquara, Stato San-Paulo, en la plenumado de siaj legaj atribuoj lau aprobo de la Municipa Konsilantaro en Ordinara Kunsido de la 9-a de Decembro 1996, promulgas la jenan legon: Artikolo 1-a - De nun estu nomata strato D-ro Lázaro Luís Zamenhof, la publika vojo en tiu ci komunumo konata kiel strato "E" inter la kvartaloj Ebenaja Gardeno kaj Imperia Gardeno, komenciganta ce la limo de la tereno de S-ro Antônio José Cardoso kaj finiganta en la limo de proprajo de Genes Silvestro Custódio (restanta terpeco); Artikolo 2-a - Tiu ci lego validas ekde la dato de gia publikigo kaj malvalidigas kontrauajn ordonojn. Urbodomo de Araraquara, la 16-an de Decembro 1996. Ingeniero Roberto Massafera - Urbestro - Publikigita en la Sekretariejo pri Laboro en la supra dato. D-ro Renan Henrique Dall'acqua Direktoro de la Labordepartemento Registrita en la libro n-ro 01/96 Proceduro n-ro 971/88 - ("PC"). Publikigita en la jurnalo "O Imperial", merkredo, la 18-an de Decembro 1996. ---- Veja este artigo em [[Araraquara PT|português]].