====== Bom Jardim ====== //Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].// En la jaro 1908 João Alfredo Desidério Combat propagandis Esperanton per gazetoj, paroladoj kaj kursoj. La 15-an de Marto li fondis E-grupon. Krom la instruado de Esperanto la klubo aranĝis publikan bibliotekon al kiu la urbestro donacis ĉirkaŭ 100 verkojn; “Gazeta Bonjardinense” aperigis artikolon kaj malfermis tre bonan fakon por Esperanto. ---- Veja este artigo em [[Bom Jardim PT|português]].