====== Coração de Jesus ====== //Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].// Tiu ĉi malgranda urbo de la norda regiono de Minas Gerais aperas en la Jarlibro de UEA kun tri elstaraj membroj: unu Patrono, la urbestro José Augusto Veloso kaj du aliaj dumvivaj membroj, Aristides Batista da Conceição kaj la Urbodomo, senekzempla fakto en la E-Movado, urbodomo fariĝis dumviva membro de UEA, krom tio estas registritaj dek MS-Subtenantaj aliĝintoj en UEA kaj BEL; tio envicigas la urbeton en elstaran lokon en la Minasa E-Movado. ---- Veja este artigo em [[Coração de Jesus PT|português]].