====== Cuiabá ====== //Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda|Osvaldo Pires de Holanda]].// Laŭ informo troviĝanta en la provizo de Majoro Gilberto A. Silva Velho, dum la periodo de la 21-a de Septembro ĝis la 15-a de Decembro 1984 funkciis E-kursoj en la jenaj institucioj de la ĉefurbo Cuiabá: Federacia Universitato de Mato Grosso, “Liceu Cuiabano” kaj Sekretariejo pri Edukado de la Ŝtato Mato Grosso. La Ŝtata Guberniestro, S-ro Julio Campos kaj lia edzino estas simpatiantoj de E-movado kaj apogas la dediĉan laboron de samideano Ciro Gomes de Freitas, ĉefa respondeculo pri la disvastigo de la Lingvo Internacia Esperanto en la ĉefurbo de tiu Ŝtato. La 7-a Kongreso de BEJO – Brazila Esperantista Junulara Organizo, en Januaro 1985, kalkulis je la apogo ne nur de la Ŝtata Guberniestro, sed ankaŭ de la Sekretariejo pri Edukado kaj Kulturo, de la Urbodomo de Cuiabá, kaj pluraj aliaj institucioj de tiu ĉefurbo krom la protekto de S-ino Izabel Pinto Campos, edzino de la guberniestro, kiu oferis bankedon al la gejunuloj ĉe “Palácio Alencastro”. La kunordigo de la kongreso estis sub la respondeco de la junulo Ciro Gomes de Freitas kune kun la dediĉa samideano Amarilio Hévia Carvalho. Partoprenis en la evento proksimume 150 esperantistoj el preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la lando. Tiutempe E-movado estis dividita inter tri asocioj: Brazila Esperanto-Ligo, Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto. La sugesto prezentita en tiu kongreso estis por la kunfandiĝo de la tri asocioj en unu, sub la tradicia nomo Brazila Esperanto-Ligo. Tiu sugesto fariĝis konata en la tuta lando kiel “Rezolucio de Cuiabá”, kiu poste fariĝis realaĵo. ---- Veja este artigo em [[Cuiabá PT|português]].