====== Nazaré ====== //Verkis D-ro [[Osvaldo Pires de Holanda EO|Osvaldo Pires de Holanda]].// Anísio Melhor, klera homo, direktoro de la kolegio “Clemente Caldas” kaj direktoro de la ĵurnalo “Conservador” fariĝis pioniro de E-movado en tiu urbo, dank’al serio de artikoloj de lia plumo aperintaj en la menciita gazeto en la jaro 1913-a. La unuaj semoj ĵetitaj de tiu pioniro atendis dum dek unu jaroj sed la 1-an de Januaro 1924 estis fondita “Clube Esperantista de Nazaré”, kies unua estraro estis: Prezidanto, Lamartine Vieira; Vicprezidanto, Neusa Caldas Figueiredo; 1-a Sekretario, Edla Moreira Oliveira; 2-a Sekretario, Renato Gabriel da Silva; Kasisto, Denizart Moreira; Bibliotekisto, Idalino Queiroz Santana; Propaganda Direktoro, Eduardo Freire. ---- Veja este artigo em [[Nazaré PT|português]].