====== Roberto da Silva Ribeiro ====== Roberto da Silva Ribeiro naskiĝis en Santos – SP, kie li konis E-movadon. Diplomita pri Beletro; majstro pri Kampara Sociologio en “Universidade Federal da Paraíba”; doktoro pri Lingvistiko en “Universidade Federal de Pernambuco”; eksprofesoro pri Antropologio en “Universidade Federal do Rio Grande do Norte”; kaj eksprofesoro pri Latina Lingvo en “Universidade Federal de Pernambuco”. Nuntempe li profesoras lingvistikon en Fondaĵo “Francisco Mascarenhas” en la urbo Patos – PB. Lia doktoriga tezo estis Influo de Latinlingvo sur la Vortprovizo de la Nova Testamenta Grekdialekto; komencis la studojn pri historia lingvistiko (Filologio) en Recife. ---- Veja este artigo em [[Roberto da Silva Ribeiro PT|português]].