====== Santa Catarina (SC) ====== //Verkis Prof-ro [[Evaldo Pauli EO|Evaldo Pauli]]//. La unuaj informoj pri Esperanto en la ŝtato “Santa Catarina” estas el la unua jardeko de la 20-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1905. Tiam la Ŝtato ankoraŭ ne havis pli ol 400 mil loĝantojn kaj la mezlerneja instruo ankoraŭ ne funkciis plene. Kronologiaj periodoj – Post unu jarcento de Esperanto en “Santa Catarina”, oni rimarkas tri periodojn en ĝia disvolviĝo: **la unua periodo** – la starigo – sendube komenciĝinta inter 1900 kaj 1907, daŭrante ĝis 1940.\\ **La dua periodo** – la ordigo sed tuja malkresko – kiu kulminis dum la 1940-a kaj 1950-a jardekoj, malprogresante dum la 1960-a kaj 1970-a jardekoj.\\ **La tria periodo** – la reordigo – ekde 1980-a jardeko. La periodo de starigo de la ideo de Esperanto en la suda Brazilo rilatas al la enmigrintoj de la centra Eŭropo. Tamen, ĝi antaŭlonge ricevis apogon de la aliaj reprezentantoj de la nacia kulturo. Pro tio, ke la enmigrintoj establis lernejojn, elementajn kaj mezgradajn, kelkaj instruistoj konis la Lingvon Internacian. Oni memoru, ke la lernejoj ofte dependis de la religiaj ordenoj, ĉefe de Franciskanoj kaj Jezuitoj, inkluzive tiuj de la germana tradicio. Estisankaŭ interrilato de Rio Grande do Sul kaj Santa Catarina. Francisco Schaden meritas apartan rimarkon. Li venis el Germanio, antaŭ 1910, en la germanan kolonion de “São Bonifácio” (kiu nuntempe estas sendependa municipo sed tiam ankoraŭ apartenis al “Palhoça”) situanta apud “Florianópolis”. Evaldo Pauli konatiĝis al li en la 1940-a jardeko, en lia loĝloko, kie li sin prezentis kiel instruisto de la loka lernejo. Tiutempe, la koloniaj centroj de tiu regiono estis malgrandaj komunumoj, kaj nur poste ili fariĝis aro da laboremaj urboj. Poste, Egon Schaden, filo de Francisco Schaden, okupiĝis ankaŭ pri Esperanto, kiam li estis studento de “Colégio Catarinense”, en Florianópolis. Li fariĝis profesoro de Antropologio en la Universitato de San-Paŭlo. Lia perioda ĉeesto en Santa Catarina donis prestiĝon al esperanta movado. Ankaŭ prestiĝa estis la ĉeesto de José Artur Boiteux (1865 – 1934), italdevena, naskiĝinta en “Tijucas”, sed loĝanta alterne en Rio de Janeiro kaj Florianópolis. Li eĉ apartenis al la estraro de Brazila Esperanto-Ligo, situinta en Rio de Janeiro. Li havis siajn unuajn studojn en sia naskiĝurbo, pere de belga instruisto. Li studis humanecojn en la ĉefurbo de la provinco, poste iris al Rio de Janeiro, kie li kursis medicinon ĝis la 2-a jaro, poste prenante la oficon de gazetisto kaj enirante la mondon de la politiko. Kiam oni proklamis la respublikon, li revenis al la ĉefurbo de Santa Catarina, kiel oficiro de kabineto, de la unua guberniestro, Lauro Muller. Ŝtata asembleano, ekde la konstitucia asembleo ĝis 1900. Li revenis en 1900 al Rio de Janeiro, kiel federala kongresano. Li diplomiĝis pri juro en 1905. En tiu periodo, José Boiteux deĵoris por Esperanto kaj en 1906 Lauro Muller permesis ĝian uzon por la nacia telegrafo. Denove revenis José Boiteux al sia ŝtato, kvankam ankoraŭ reirante kelkfoje al Rio de Janeiro. Tiu ĉi persono estas ĉe la origino, kiel fondinto de la Historia kaj Geografia Instituto de Santa Catarina (en 1896), de la Akademio pri Beletroj de Santa Catarina (1920), de la Fakultato pri Juro de Santa Catarina (1932). Li estis sekretario de la du regperiodoj de Hercílio Luz (1894 – 1898) (1918 – 1924). Arkivo kun leteroj de José Boiteux estas konservita, kie troviĝas pluraj informoj pri Esperanto, kion oni pensas esti oportunaj por ke ni konsultu ilin poste. Iu ajn validecon Esperantohavus dum sia unua periodo en Santa Catarina, ĝi transdonis ion al la sekvanta generacio. Pluraj diros poste, ke ili havis esperantistajn parencojn. Tamen, io, kion tiu periodo ne lasis, estis kulturaj skribitaj verkoj. Por juna lingvo, tiuj verkoj multe reprezentus. Dokumente, historia resumo de la unua fazo de Esperanto en Santa Catarina troviĝas en la konferenco de Giovani Faraco, dum la Brazila Kongreso de Esperanto de 1957, en tri paĝoj: ---- “tiuj ĉi mallongaj notoj, por la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto estis skribitaj en la sekvantaj fontoj: - resumo de la neeldonita verko “Notoj rilate la historion de Esperanto en Santa Catarina” verkita de la tiam maljuna esperantisto Francisco S. G. Schaden; - dokumentoj de la “Esperantista Klubo”, de Florianópolis; - parolaj informoj de esperantistoj kaj simpatiantoj. “Ni ne scias kiu estis la unua esperantisto en verdventraj landoj”. Tiu deklaro de Schaden ankoraŭ validas. Oni scias, ke li estis granda Katarinano, ĉe la komenco de Esperanto en nia Patrujo, kiu permesis ĝian uzon por telegrafo, kiel klara lingvo, la 14-an de Novembro 1906. Tiu Katarinano, Ministro de la publikaj vojoj, estis Lauro Muller. Unu el unuaj aliĝintoj de Esperanto en Santa Catarina estis, laŭ Schaden, Benjamin Camozato, kiu poste transloĝiĝis al “Porto Alegre”. En 1910, kiam Schaden jam troviĝis en Brazilo, “Livraria Moderna”, de Pasquale Simone, distribuis “Brazila Revuo Esperantista”. Dank’al Camozato, fondiĝis en “Lajes”, en la Katarina Altebenaĵo, regiono por bredado de brutoj, en Aŭgusto 1907 la “Societa Sankta Katerino”. La propagando estis intensa. Tiu societo eble estis la unua centro esperantista en la suda ŝtato. Alia elstara esperantisto en la movado estis la honora José Arthur Boiteux, fondinto de la fakultato pri Juro de Santa Catarina, historiografo, kiu helpis la starigon de la “Brazila Esperanto-Ligo” en 1912 en la Societo de Geografio kaj kiu, kiel ni scias, sekretariis la unuan Nacian Kongreson de Esperanto. Boiteux estis vicprezidanto de la 5-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio de Janeiro. Esperantista grupo en Florianópolis, en 1912, estis reprezentita de Boiteux en la “kongreseto” de “Universala Esperanto-Asocio”, en tiu sama jaro. La blindulo Augusto Ribeiro, kiu iniciatis poeziajn movadojn enRio kaj Niterói, estis Katarinano kaj versis en Esperanto. Lian poezion “Flor Sensível” muzikis Querino de Oliveira. Goeldener ankaŭ reprezentis Santa Catarina en kongresoj, 1910 kaj 1911. La plej entuziasma esperantisto de Florianópolis estis Irineu Armando Livramento, kiu iniciatis, la 26-an de Aprilo 1912, la unuan grupon de la ĉefurbo. Liaj kolegoj estis la fama Haroldo Calado kaj alia gazetisto, Augusto Montenegro. En tiu grupo elstaris Wenceslau Golveia, kiu estis la tiama direktoro de la Normala Lernejo. Nuno Baena vizitis tiun grupon en 1913. En 1918 Baena fondis la duan grupon en Florianópolis, post diskurso en la nacia kongreso. Tiu grupo ricevis la nomon “Studejo” kaj ĝia naskiĝo estis salutata de orkestro, antaŭ kaj post la kunsido. De 1913 ĝis 1917, en Araranguá, Abílio F. Gomes kondukis malgrandan kurson de Esperanto. Manoel dos Santos Lostada, en Florianópolis, tre estimata persono, estis entuziasma propagandisto. Li forpasis la 20-an de Oktobro 1923 kaj “fordonis sian socian situon kaj sian klerecon al la dispono de Esperanto”. Kiel direktoro de “Liceu de Artes e Ofícios” kondukis plurajn kursojn de Esperanto. Li esperantigis la poligrafon de Blumenau, José Deeke, mortinta meze de 1931. Kiu pli bone parolis Esperanton estis Karl Wernek kiu studis ĝin en Eŭropo, oficisto de la grava komerca domo Carlos Hoepke. Poste li transloĝiĝis en Eŭropon, kie li estis prezidanto de “Aŭstra Esperanto-Asocio”. Rilate al Schaden, instruisto, malnova volapukisto, ĉirkaŭ 1915, li estis entuziasma reformanto de Esperanto, de la skolo de Beaufront kaj verkis kune kun Francisco Valdomiro Lorenz, la organon BRAZILIA, “revuo redaktata en la lingvo internacia IDO ed en portugugala, oficiala organo di la Braziliana federuro por la línguo internaciona”, kune kun: “omno koncernanta la revuo devas sendesar a sro. Fr. Schaden”. “Pro tio, ke mi loĝis en la kamparo, mi neniam povis propagandi intense” diris Schaden. Meze de 1919 oni malfermis kurson de Esperanto en São Bonifácio de Capivari, municipo de Palhoça, kies frukto estis “Círculo Esperantista da Estrela Verde” fondita la 13-an de Julio en tiu jaro. Tiu grupo estis reprezentita en pluraj naciaj kongresoj de Esperanto. Ĝis la jaro 1932, Schaden estis “delegito” de Universala Esperanto-Asocio. Kvankam agnoskante la superregon de Esperanto, Schaden ankoraŭ sopiris pri IDO, en 1945, kiam Evaldo Pauli konatiĝis al li. La 1-an de Majo 1929, Egon Schaden, tiam lernanto de la Katarina Gimnazio, fondis “Gimnazia Esperantista Rondeto” kiu havis la honoron esti vizitata de Tadeo Grabowski, Odo Bujwid kaj Francisco Falcão, unu el la elstaraj esperantistoj de la nordo de la Ŝtato. Egon Schaden dum kelkaj jaroj estis “delegito” de Universala Esperanto-Asocio en Florianópolis (Giovani Faraco, en Anais, jaro 1957, p. 327 – 329). Dua periodo de Esperanto en Santa Catarina. En la 1940-a jardeko okazis ĝenerala renoviĝo de Esperanto tra la tuta mondo, kiu stabiliĝis aparte ekde la fino de la 2-a Monda Milito en 1945. La samo okazis en la ŝtato Santa Catarina, kvankam la firmigo okazis malpli videble. Pli ol la unua Esperanto-movado de Santa Catarina, la dua movado pliperfektigis sian organizecon kaj sian asociecon, kvankam poste ĝi estis malstabiliĝinta. En Florianópolis, Esperanto ankoraŭ havis signifan subtenon en la Departemento pri Statistiko, kion oni sentis aparte en la 1940-a kaj 1950-a jardekoj. Tiutempe, tiu departemento funkciis en konstruaĵo (nur la strata etaĝo) ĉe la fono de la Palaco de la Registaro de la Ŝtato, kie estis ĉe la Strato Trajano. Apude, en la sama konstruaĵo, troviĝis la Publika Biblioteko de la Ŝtato, kies direktoro apogis tiam la esperantan movadon. La novaj periodoj de Esperanto en Santa Catarina havis la defion enpenetri la universitatojn. La unua esperantista societo en la ĉefurbo de la Ŝtato, sub la nomo de Esperantista Klubo de Florianópolis, estis fondita la 9-an de Januaro 1943. Ĝi registris, la 22-an de Januaro 1947, sian statuton en la notariejo de civila registro, titoloj, dokumentoj kaj juraj personoj, en la libro n-ro A (07) de juraj personoj, ĉe la folioj 3, malantaŭe, sub la deklaraĵo n-ro 200, de la komarko kaj municipo de Florianópolis. La Klubo situis ĉe la societo “Fratelanza” (itala), ĉe la fino de la strato Trajano, kie supreniras la ŝtuparo de la preĝejo de Rosário. Antaŭe estis nur grupoj de Esperanto, sen socia graveco. Tamen, tiu Esperanta Klubo de Florianópolis ne daŭris longe. Sed ĝi eĉ partoprenis naciajn eventojn kaj havis bultenon nomatan Antaŭen. Tiu Esperantista Klubo – laŭ la estonta juĝo, de la 16-a de Decembro 1980, kiu estas en la akto n-ro 1, kiu preparas la fondaĵon dela asocio de Esperanto de Santa Catarina, en la jardekoj de 1940 kaj 1950, sub la administracio kaj instruado de la valora kaj neforgesebla profesoro Giovanni Pasqualino Faraco. La esperantista movadano Giovani Faraco havis multajn humanajn kvalitojn, kiel tiujn de oratoro, organisto kaj kanzonisto de la katedralo. Publika oficisto, li ankaŭ havis la funkcion de politika kunlaboranto de Aderbal Ramos da Silva (prezidanto de grupo Hoepcke) kiu post fariĝi federala kongresano, estis guberniestro de Santa Catarina (1947 – 1950). Dum tiu periodo oni sankciis la ŝtatan leĝon kiu permesis la instruon de Esperanto en la mezgradaj lernejoj, kondiĉe ke ne estus elspezoj por la publika trezoro. Giovanni Faraco kontaktis Esperanton kiam li estis studento de religia seminario. Tiutempe, la jezuitoj de la Kolegio Santo Inácio, en Porto Alegre, publikigis lecionojn de Esperanto en la revuo “O ECO”, kiu estis verkita de la tiama juna jezuita instruisto, poste Pastro José Nogueira Machado. Evaldo Pauli, en 1946, kiam estis ĵus fininta la superan kurson de filozofio, en São Leopoldo, Rio Grande do Sul, kontaktis persone la jezuitan studenton, el Ceará, José Nogueira Machado. Tiu estis la momento kiam Evaldo Pauli malkovris Esperanton. Tiutempe, la 2-an de Aprilo 1945, ankaŭ fondiĝis Esperanto-Asocio de Porto Alegre. Dum la lerneja libertempo, Evaldo Pauli kontaktis Giovani Faraco, en Florianópolis, kun kiu parolis en Esperanto. Ene de la ŝtato Santa Catarina, en la 1940-a kaj 1950-a jardekoj, Esperanto havis plurajn manifestaciojn. En Blumenau stariĝis Tutmonda Esperanto-Movado. En la fora okcidento de la ŝtato Santa Catarina, Gersi Alfredo Bays famiĝis pro sia persistemo kaj graveco. Naskiĝinta en Ita (ĉe la Katarina bordo de la rivero Uruguai), li estis studento en kolegio de franciskanoj de germana tradicio, de Rio Negro (Paraná, super la limoj kun ŝtato Santa Catarina). Li ekkonis Esperanton pere de la lecionoj de la revuo ECO. En la biblioteko de lia hejmo li trovis germanan gramatikon de Esperanto. Ĉio okazis dum la kurso de la jaro 1947, kiel li mem historiis en sia teksto publikigita poste, en la kolektiva verko “Não só Idealistas mas Realizadores, coletânea de depoimentos de esperantistas”, 1995 (paĝoj 10 – 11). ---- Havante superan kurson de pedagogio, li establiĝis en Chapecó, ĉefa urbo de la fora okcidento de laŝtato Santa Catarina, kie li kreis, en 1980, esperantistan eldonejon nomatan FONTO. Katarina ĉeesto en la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, en 1957. La kongreso estis brile malfermita en la Palaco Itamarati, Rio de Janeiro, kiam la analoj estis publikigitaj, kaj la katarina ĉeesto estis rimarkinda, pere de la mesaĝo de la guberniestro de Santa Catarina, Jorge Lacerda: “La registaro de Santa Catarina estas reprezentata en 15-a Kongreso de Esperanto pere de Giovani Faraco kaj Walter Boppré, respektive prezidanto kaj kasisto de Esperantista Klubo de Florianópolis”. Daŭras do 50-jara tradicio de apogo kaj subteno al la esperantista movado, per faciligo de kreo de kursoj, pere de helpo al la kluboj, resume, per diversmaniera kunlaboro de ĉiuj, kiuj volas realigi la mondan interkompreniĝon. La registaro de la Ŝtato ne forgesas, ke Lauro Muller estis tiu, kiam li estis ministro de la publikaj vojoj, kiu agnoskis Esperanton kiel telegrafan lingvon. Tiu nobla katarinano ne estis la sola homo, kiu apogis Esperanton. José Artur Boiteux, mortinta antaŭ kelkaj jaroj, kaj membro de la registaro de Santa Catarina, apogis la movadon favore de lingvo internacia-helpa, kiun li favoris efike por la okazigo de la 1-a Brazila Kongreso de Esperanto. “En la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu celas festeni la oran jubileon de Brazila Ligo de Esperanto kaj kunvenigi la individuojn de la historio de Esperanto en Brazilo kiuj estis disigitaj, mi sendas salutojn dezirante al ili la plej brilan sukceson” (Analoj de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, publikigitaj en 1957, paĝo 48). “Krome, oni legis mesaĝojn destinitajn al la kongreso fare de la jenaj asocioj: Ŝtata Asembleo de Santa Catarina, Regiona Grupo de Statistiko de Santa Catarina, Katarina Unio de Studentoj, Tutmonda Esperanta Movado de Blumenau (Analoj, pg. 48 – 49)” La diskurso de Giovani Faraco priskribas aliajn aspektojn de la movado en Santa Catarina, kiuj do ne havis la historion de tiu laŭda momento. En Majo 1945 Ivo d’Aquino, unu el la plej brilaj katarinaj kulturuloj, dankis, pere de letero en plej bona Esperanto, la bondezirojn, kiujn la klubo disdonis dum la fino de la milito. Dank’al Eugenio Doin Vieira, la klubo organizis unu el la bonaj bibliotekoj de Esperanto, kun speciala importo de libroj el Anglio, danke al bonvolo de Brazila Ligo de Esperanto. En 1946, kiam PedroBrenneisen estis la prezidanto, la klubo reformis la statuton kaj fariĝis pli vigla. Giovanni Faraco kaj Ari Kardec de Melo reprezentis la esperantistojn de Florianópolis en la 11-a Kongreso de Esperanto en São Paulo, en Septembro 1947. La ŝtata Departemento pri Statistikoj, tiam estrata de Lourival Câmara, prestiĝis la esperantan movadon; oni skribis verkojn kun resumoj en Esperanto; la Katarina Societo de Statistiko prezentis proponon fare de José Tito Silva, tradukita en Esperanto kaj koncernanta la esperantan movadon. La klubo komencis radioelsendi esperantan programerojn, po unu horo semajne, pere de Radio Guarujá. Cetere, la Klubo partoprenis la Kongreson de Belo Horizonte; ricevis la elstarajn vizitojn de Mário Ritter Nunes kaj Bertino Goerner, kun omaĝoj. Estis prezidantoj Wânio Matos, Áurea Bauer kaj Eugênio Doin Vieira. Okazigis kursojn de perfektigado de la lingvo, ĝis la fino de 1950. En Januaro 1954, post vizito de Luís de Azeredo Coutinho, la klubo provis rekomenci la movadon. La 7-an de Aŭgusto 1954 la klubo estis reorganizita. Multaj el la malnovaj esperantistoj estis foririntaj el Florianópolis kaj ili klopodis injekti “novan sangon”. La kontaktoj kun Brazila Ligo de Esperanto estis restarigitaj. En Decembro 1955, la klubo nombris 5 partoprenantojn. Nuntempe ĝi nombras 14 efektivajn societanojn, inter ili Agostinho da Silva, direktoro de Kulturo, kies nomo estas konata de la esperantistoj tra la tuta mondo pere de la eldono de la kajeretoj de la “Portugala Eldona Rondo” (ĉirkaŭ la mondo), Walter Boppré, fondinto de grupo de Esperanto en Laguna en 1948, Ari Kardec de Melo, direktoro de kurso de Esperanto kaj de Lernejo de Komerco kaj alia de la “olda taĉmento”, Gustavo Neves, direktoro de Enlando kaj Justico. Kvankam la laboroj de la klubo estis limigitaj pro manko de materiaj fontoj kaj manko de tiu valora kondicionanto de sukceso, “irreparabile tempus”, oni preparas sin lante sed ĉiam paŝante antaŭen por esperantigi pli da homoj, postvenantoj de tiuj, kiuj estis ekzemploj de persistemo kaj amo al la ideo de Esperanto en Santa Catarina. Pere de informoj, oni scias, ke ekzistis esperantaj grupoj en Lages (Galileu Amorim), en Criciúma, en São Francisco do Sul (Claurinice Vieira, jam forpasinta, patronino de la lernejo). En 1950, Francisco E. Coelho, ankaŭ forpasinta, iniciatis kurson en lernejo de Laguna, naskiĝloko de Anita Garibaldi, la “heroino de la du mondoj”. En Porto União, Bertino Goerner instruis Esperanton al grupo de adoleskantoj. Kelkfoje, “Brazila Esperanto” donis rapidajn noticojn; ia propaganda agado, studa grupo fondita en la Ŝtato, bedaŭrinde ne ligita al la Ŝtato pere de enpenetro kaj grandeparte ekonomie dependa de la najbaraj Ŝtatoj. Florianópolis ŝajnas, nuntempe, esti la plej granda kaj plej firma centro de esperantistoj en la Ŝtato. Tie ni situas, dezirantaj fari ĉion eblan por ni, por antaŭeniri internaciajn kontaktojn, diskonigi nian landon tra la tuta mondo kaj esti tio, kio ni ĉiam estis: sana oportuno por tiuj, kiuj interesiĝas pri tiu veturilo de interkompreniĝo kreita de la genia Ludoviko Lazaro Zamenhof (Giovani Faraco, O Esperanto en Santa Catarina, en Analoj de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto, paĝoj 329 – 331). Giovanni Faraco naskiĝis en 1915 en Florianópolis, el italaj gepatroj, migrintaj en tiun urbon. La familio Faraco ĉiam partoprenis en la sociaj kunvenoj. Giovanni havis kiel fratojn Daniel Faraco, ekonomikisto, kiu estis federala kongresano kaj ministro de la respubliko, kaj Biase Faraco, kuracisto, ŝtata asembleano kaj profesoro de biologio ĉe la federala universitato de Santa Catarina. Dokumente, historia resumo de la dua periodo de Esperanto en Santa Catarina troviĝas ankaŭ en la konferenco de Giovanni Faraco, al la brazila kongreso de Esperanto de 1957 kaj kiu estis transskribita ĝis la fino: “La dua periodo de la Esperanto-movado en Santa Catarina komenciĝas en 1940, kun la kurso de Esperanto por komencantoj. Kelkaj lernantoj de tiu kurso kaj aliaj simpatiantoj fondis la 9-an de Januaro 1943, la Esperantistan Klubon de Florianópolis. Ĝia unua prezidanto estis Antonio de Pádua Pereira. En la sekvanta jaro, Pedro de Lima Brenneisen, de Criciúma, vizitis la klubon. Li fariĝis entuziasma esperantisto. Tiutempe, Eugenio Doin Vieira ankaŭ estis fariĝinta sindonema esperantisto; ankaŭ la fratoj Ari Kardec kaj Oswald Melo Filho kunlaboris kun la klubo. La klubo estis reprezentita en la 10-a Kongreso de Esperanto fare de Mário Ritter Nunes, kiu estas ekde tiam la reprezentanto de la klubo ĉe Brazila Ligo de Esperanto kaj aliaj organizaĵoj en la Federala Ĉefurbo. La 6-an de Februaro 1979, Evaldo Pauli vizitis Alfredo Bays en la malproksima urbo Chapecó. Revenante al Florianópolis, EvaldoPauli tuj kontaktis Walter Boppré, kiun li jam konis kiel postrestanto de la malnova klubo de Florianópolis. Li rememoris la ploritan figuron de Giovani Faraco, kion li enmetis en la menciita akto de la 16-a de Decembro 1980, jene: “Walter Boppré memoris, tiutempe, ke tiu nesuperebla bastiono de Esperanto en nia Ŝtato, antaŭ ol forpasi kaj eble jam antaŭkonante sian alvokon al la Eterna Regno, diris al li tute solene:- “La esperantan movadon mi lasas por vi. Mi fidas vin”. Walter Boppré ankoraŭ diris, ke dum kelkaj jaroj, post la morto de la estimata amiko, li restis senaktiva rilate esperantajn laborojn, neniam forgesante la taskon prenitan sur sin pete de la samideano, kiu malaperis tro frue. Li do estis tre stimulata. Estis fundamenta, por la fondo de EASC, Glauco Rodrigues Correa, profesoro de beletro de la Federala Universitato de Santa Catarina kaj aktiva membro de la Akademio de Beletroj de Santa Catarina, tre ŝatata verkisto. Okaze de kunveno dum premiero de unu el liaj libroj, oni menciis Esperanton, kio estis ŝanco por ke la profesoro manifestu favore de la projekto de la Lingvo Internacia, pri kio ĝis tiam li apenaŭ konis ion. Ekde tiam li fariĝis aktivulo de la movado. Dum la jaro 1980, oni kunsidis en la oficejo de Walter Boppré, situinta ĉe la placo “XV de Novembro”, 4-a etaĝo, en la konstruaĵo Charles Moritz. Oni praktikis la lingvon kaj instruis gramatikon al la eventualaj interesatoj. Nia unua signifa movo estis festeni la tagon de Zamenhof la 16-an de Decembro 1980, kiu estis la temo de la “akto n-ro 01” de la libro de la asocio. Oni efektivigis la fondon de EASC (Esperanta Asocio de Santa Catarina), malmultaj monatoj poste, la 28-an de Marto 1981. Kiel komplemento, la asocio estis deklarita kiel de Publika Utileco, fare de la leĝo 6105-82, Oficiala Gazeto n-ro 122.012, de 16-a de Julio 1982. La revelacio, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazus en Brazilo en Julio 1981, fortikigis ankoraŭ pli la ideon de Esperanto en Santa Catarina. Grupo da katarinanoj unuiĝis al la karavano de aliaj esperantistoj de Porto Alegre, kaj la du grupoj, katarinanoj kaj gaŭĉoj, veturis kune al la ĉefurbo de Brazilo en la sama omnibuso. Walter Boppré forpasis en 1988, kaj tiu fakto estis plorata inter la esperantistoj. Li lasis skribaĵojnkiujn la familio publikigis kiel dulingvan libron, sub la titolo “Lavoisier Pravis” (Eldonejo Garapuvu, Florianópolis). Fina taksado pri la dua periodo de Esperanto en Santa Catarina. Jam fine de la 1950-a jardeko, la klubo komencis dormeti. Poste ĝi malaperis entute, sed antaŭ ol tio okazi, ĝi transdonis sian heredon al la estonta generacio de esperantistoj de la tria periodo de la Internacia Lingvo en Santa Catarina. Se la memoro de la pasinteco estas tre grava, tiu estis savita pere de la diskurso de Giovanni Faraco (integrale transskribita) informante detale kiel la mesaĝo de la nova lingvo estis tre bone akceptita en Santa Catarina. Giovanni Faraco, posedanta sonoran kaj vibran voĉon, forpasis tro frue la 10-an de Novembro 1960, kaŭze de kora malforteco. Lia malapero eksplikas la stagnon de la esperanta movado en Florianópolis dum 20 jaroj. Lia fratino, Inês Faraco, konservis kelkajn librojn kaj objektojn, kiuj poste estis transdonitaj al la estonta Esperanto-Asocio de Santa Catarina. Kiu pli estis esperantisto meze de la XX-a jarcento (1940 – 1980) aŭ longtempa esperantisto? En la Akto menciita, de la 16-a de Decembro 1980, de la Esperanto-Asocio, oni memoris esperantistojn el la pasinteco, sugeste de Walter Boppré, iuj el la pli fora pasinteco kaj jam forpasintaj, aliaj pli ĵusaj, unuj el la ĉefurbo, aliaj el la enlando, aliaj venantaj el la najbaraj Ŝtatoj – “kiel omaĝo, la nomoj de Santos Lostada, José Boiteux, Benjamin Camozato, José Deeke, Ivo d’Aquino, Irineu Livramento, Antonio de Pádua Pereira, Gustavo Neves, João Batista Rodrigues, Francisco S. G. Schaden, Bertino Goerner, Pedro de Lima Brenneisen, Eugenio Doin Vieira, Ari Kardec de Melo, Osvaldo Mello Filho, Washington Luiz do Vale Pereira, Helena M. Spirides, Hilton do Vale Pereira, Emílio da Silva Junior, Evaldo Pauli, Gersi Alfredo Bays, Joel Salvador Doin, Francisco Coelho, José Santiago, Sérgio Boppré, Adulci dos Santos, Wilson Libório de Medeiros, Setembrino de Lima, Silva Hoernann, Osvaldo Gonçalves dos Santos, Carlos Buchele Junior, Clemente Bruenning, César Correa Nascimento – kiuj en tiu ĉi ĉefurbo, en Laguna, en São Francisco do Sul, en Chapecó, en São José, en Porto União, en pli fora pasinteco, kaj en pli ĵusaj jaroj, dediĉis sin al la studo kaj diskonigo de Esperanto en Santa Catarina”. Memorindas, aparte, Eugenio Doin Vieira (naskiĝinta en 1926, en São Francisco do Sul) diplomita enekonomikaj sciencoj (Florianópolis, 1952), profesoro de la Federala Universitato de Santa Catarina, sekretario de Ŝtato de la trezoro, kaj federala kongresano (1967 – 1970). Laste, li loĝis en São Paulo, subskribis la filozofian Revuon Simpozion, okaze de la dumiljariĝo. Gravas ankaŭ informi pri la kursoj de Esperanto okazigitaj en la spiritismaj kunvenejoj de Florianópolis. Ili jam okazis dum la periodo de Esperanto de 1940 ĝis 1980 kaj ili daŭris poste. Kvankam la esperantista klubo de Giovanni Faraco dormetis kaj fine malaperis, la spiritistaj kunvenejoj daŭrigis la intereson pri la kaŭzo, instruante kursojn de Esperanto. La sama intereso daŭris dum kelka tempo en la Departemento pri Statistiko de la Ŝtato Santa Catarina. Ĝis la 1960-a jardeko, Esperanto disvolviĝis precipe enkadre de la mezgradaj lernejoj. Oni ne povis pensi pri supera eduko pro tio, ke la supera eduko ankoraŭ ne estis disvastigata en Brazilo. Antaŭ nelonge la supera eduko fariĝis ĝenerala en Brazilo. Kvankam oni ne lernas Esperanton en la mezgrada lernejo, oni povas havi frustacion kiam oni eniras universitaton. Se tie la junuloj ne trovas uzon por Esperanto, kiel fonto de konoj kaj kiel estimata lingvo, la frustacio povas fari ilin indiferentaj. Detaloj pri la fondintoj de EASC:- La koordenantoj de la unuaj kunsidoj estis la advokato Walter Boppré kaj la universitataj profesoroj Evaldo Pauli kaj Glauco Rodrigues Correa, tiuj du ankaŭ apartenis al la Akademio de Beletroj de Santa Catarina. Iom post iom oni notis la ĉeeston de maljunaj esperantistoj kaj novaj samideanoj. La nomoj de la unua estraro: Walter Boppré – prezidanto; Evaldo Pauli – vic-prezidanto; Mauro C. S. Goulart – ĝenerala Lages, kiam li ankoraŭ estis juna, tamen jam esperantisto. La provizora sidejo de EASC estis komence en la oficejo de Walter Boppré. Ĝi situis ĉe la placo XV de Novembro. Ĝi ankaŭ estis loko de etaj kursoj de Esperanto. Kiam Walter Boppré forpasis en 1998, la sidejo de EASC translokiĝis al la konstruaĵo de la Fondaĵo Simpozio, en la strato Huberto Rohden, 262 (kvartalo Campeche). La prezidantoj de EASC estis: Walter Boppré; Evaldo Pauli (du fojoj); Adeodato da Silva Marques; Marco Antonio Ferreira Teixeira; kaj Aldrin Rodrigues Speck (ekde 2002). La sudbrazilaj renkontiĝoj de Esperanto ĉiun du jarojn, alterne kun la esperantaj asocioj de la tri Ŝtatoj de sud-brazilo, oni realigis en Santa Catarina regule la sekvantajn renkontiĝojn: La unua estis en Florianópolis, en la jaro 1985, kiu okazis en la ŝtata Instituto de Eduko Dias Velho, en la avenuo Mauro Ramos. La sekvanta, en Santa Catarina, estis en Joinville. La tria, (la 10-a en la serio de la sud-brazilaj renkontiĝoj), denove en Florianópolis, ĉi-foje en la sidejo de la Kultura Fondaĵo Simpozio, de la 13-a ĝis la 15-a de Novembro 1999. Oni ne faris ekskluzive ŝtatajn renkontiĝojn de Esperanto, pro tio, ke la partopreno de la ĝenerala ordo nutras la movadon. Sed oni festenas ĉiujare la tagon de Zamenhof, en la sidejo de la Kultura Fondaĵo Simpozio. Kultura Fondaĵo Simpozio naskiĝis en 1988, subtenas Enciklopedio Simpozio http://simpozio.cjb.net . Nuna estraro de Kultura Fondaĵo Simpozio: Prezidanto (fondinto) Prof-ro Evaldo Pauli; Vic-prezidanto, S-ro Bernd Ludwig; Sekretario, S-ro Egon Marterer; 1-a Kasisto, S-ro Marko Antonio Ferreira Teixeira; 2-a Kasisto, S-ro Aldrin Rodrigues Speck. De la plej juna generacio, kiu movadas en la XXI-a jarcento, oni citas multajn nomojn, en Florianópolis, la esperantistoj kiuj plej bone parolas la lingvon estas: Marco Antonio Ferreira Teixeira, diplomita en Filozofio, en la Federala Universitato de Santa Catarina en 1997, instruisto, loĝas en la sidejo de Kultura Fondaĵo Simpozio, de kiu estas sekretario antaŭ longa tempo. Li organizis la publikigadon de la postmorta libro de Walter Boppré kaj gvidas kursojn de Esperanto. Aldrin Rodrigues Speck, esperantisto ekde 1989, eniris en 1995 la kurson de beletroj de laFederala Universitato de Santa Catarina samtempe loĝanta en la sidejo de Simpozio. Instruisto de lingvoj. Li faras tradukojn de la Enciklopedio Simpozio, tradukante en la portugalan la originalojn en Esperanto. Silvio Knies (naskiĝis en Armazém kaj loĝis en Florianópolis), diplomiĝis en internacia juro, en la Universitato Vale do Itajaí. Li propagandas Esperanton en la internacia juro kaj gvidis kursojn de Esperanto en Florianópolis en 2003. En Chapecó Esperanto estas defendata de Gersy Alfredo Bays. Li gvidis kursojn krom publikigado de libroj kaj la beletra revuo FONTO. Li estas membro de Akademio de Esperanto. En Balneário Camboriú, Evaldo Pauli gvidis kurson de Esperanto en la 1980-a jardeko. Tuj poste, ekde la 1990-a jardeko, propagandis Esperanton en Balneário Camboriú Waldomiro Arenhardt, kiu lerninte pere de koresponda kurso ĉe Brazila Esperanto-Ligo, sukcesis regi tre bone la lingvon. Waldomiro Arenhardt, post akiro de sperto eksterlanden, ĉefe inter japanaj samideanoj instruis kaj disvastigis Esperanton per aperigo de artikoloj en ĵurnaloj, revuoj kaj intervjuoj al loka televidstacio. Evaldo Pauli esperantistiĝis en 1946. Li ekkonis tiam la movadon de la klubo de Esperanto de Florianópolis (kreita en 1943) kaj estis poste membro de la estraro de EASC (kreita en 1981). Membro kaj delegito de UEA. En tri universalaj kongresoj li estis komitatano. Prezidanto-fondinto de Filozofia Asocio Tutmonda (FAT). Prezidanto-fondinto de Kultura Fondaĵo Simpozio. Ĉeestis la Universalajn Kongresojn de Esperanto de Brasília, 1981; Antuérpia, Belgio, 1982; Budapest, Hungario, 1983 (kiam la Filozofia Asocio Tutmonda estis fondita); Vancouver, Kanado, 1984; Augsburgo, Germanio, 1985; Roterdam, Nederlando, 1988; Havana, Kubo, 1990; Bergen, Norvegio, 1991; Montpelier, Francio, 1998; Berlino, Germanio, 1999; Fortaleza, Brazilo, 2002. Direktoro kaj fondinto de la Filozofia Revuo Simpozio. Redaktoro de la Filozofia Enciklopedio Simpozio, plurlingva. Ĝi estis funkciigita en reto (Internet) havanta kiel provedoron UFSC, en Novembro 1998. Oni ankaŭ lanĉis la enciklopedion en 1998, okaze de la Brazila Kongreso de Esperanto, en Salvador, Bahia. Evaldo Pauli publikigis la jenajn librojn, en Esperanto: * Mil Jaroj de Kristana Filozofio, 1985 (premiita en 1991); * Rekta Pensado, 1983; * Baza Esperanto – Esperanto Básico (dulingva), 1985; * Traktaĵoj en Esperanto, en la interreto: Filozofio pri Eduko; kaj Metodoj de Pensado. * 20 elektronikaj libroj, publikigitaj en la strukturo mem de la Enciklopedio Simpozio, en la tekstoj nomataj Hiper. Diskursis en Esperanto en pluraj kongresoj de Esperanto. Estis honorigita de Universala Esperanto-Asocio, kiel ĝia honora membro, en 2002, en publika ceremonio, okaze de UK, okazigita en Aŭgusto de la sama jaro. ---- Veja este artigo em [[Santa Catarina PT|português]].