====== Santa Maria ====== //Verkis Inĝ-roj [[Alberto Flores EO|Alberto Flores]] kaj [[Ivo Sanguinetti EO|Ivo Sanguinetti]].// La 21-an de Novembro 1959 estis fondita “Esperantista Societo de Santa Maria”, kies unua estraro estis: Prezidanto: D-ro Modesto Belmonte de Abreu; Vicprezidanto: S-ro Jacy Beck Leite; 1-a Sekretario: D-ro Vitor Hugo da Silva e Souza; 2-a Sekretario: S-ro Tolentino Lopes. En 1963, la nova prezidanto de Esperantista Societo de Santa Maria estis profesoro Vitor Francisco Schuch. Tiam Enio Toledo gvidis du E-kursojn kun ĉirkaŭ 30 gelernantoj. En 1966, iniciate de S-ro Oscar Willybaldo Einloft kaj sub la gvido de S-ro Carlos Henrique Dionísio (el São Leopoldo), efektiviĝis Esperanto-kurso ĉe Santamaria Spirita Alianco, kies ekzameno realiĝis la 26-an de Julio 1966 kun la partopreno de 33 gelernantoj. La estraro elektita la 25-an de Aŭgusto 1962 estis la jena: Prezidanto: D-ro Vítor Francisco Schuch; Vicprezidanto: D-ro Guilherme Groisan; Unua Sekretario: S-ro Ennio Toniolo; Dua Sekretario: S-ro Florinda da Silva e Souza; Kasisto: S-ro Thomé Osório Medeiros; Bibliotekisto: S-ro Wilma B. de Mello ---- Veja este artigo em [[Santa Maria PT|português]].