====== Sírio Silva ====== **Nomo**: Sírio Silva **Naskiĝdato**: 5/9/1921 **Vilaĝo**: “Alto Maranhão” tiam komunumo “Conselheiro Lafaiete - MG” Krom aliaj aktivecoj li estis instruisto pri pilotado en Aeroklubo de Resende. En 1957 li ĉeestis en “Rotary Clube de Resende” paroladon de S-ro Obdego Augusto, kiu tre efikis konvinki lin, ke Esperanto estas fidinda kaj studenda idealo. En 1958 Legio de Bona Volo anoncis E-kurson per radio, li enskribiĝis kaj la sekvantan jaron grupigis aron da amikoj kun kiuj li sukcesis la diplomon de la elementa kurso ĉe BEL. ---- Veja este artigo em [[sirio_silva_eo:sirio_silva_pt|português]].