====== Uruguaiana ====== //Verkis Inĝ-roj [[Alberto Flores EO|Alberto Flores]] kaj [[Ivo Sanguinetti EO|Ivo Sanguinetti]].// La 15-an de Oktobro 1960 estis fondita “Esperanta Asocio de Uruguaiana”, kies unua estraro estis: Prezidanto: Konsilento Anízio Azambuja; Vicprezidanto: César Cascos Alonso; Ĝenerala Sekretario: Antônio de Pádua Soares; 1-a Sekretario: José Ferreira Severo; Kasisto: Saul Rosa de Lima. Ĉi tiu Asocio organizis kurson de Esperanto kaj ekspozicion pri esperantaĵoj en montrejo de granda komerca centro. ---- Veja este artigo em [[Uruguaiana PT|português]].