Araxá

Verkis D-ro Raul Conde.

Eble la unua esperantisto en Araxá estis Johny Nolli en la jaro 1940. En 1945 Sebastião Alves Moreira komencis lerni la lingvon, sed mankis interparolanto. La 17-an de Oktobro 1971 José Ribeiro Chaves Filho, Maria Lúcia Ribeiro, Maria Lúcia Assis, Sebastião Alves Moreira, Weima Watson Renault kaj Ivani Damasceno fondis “Esperanto-Domo de Araxá”. Ili aliĝis al perkoresponda baza kurso de Esperanto, de Brazila Esperanto-Ligo, kaj organizis, de la 25-a ĝis la 27-a de Februaro 1972, “Unua Renkontiĝo de Esperantistoj de Centra Brazilo”, helpe de Onésimo Costa e Faria, el la urbo “Belo Horizonte”.

Bedaŭrinde, el Esperanto-Domo de Araxá, kies lasta protokolo estas de la 2-a de Februaro 1985, restis nur José Ribeiro Chaves Filho, kiu fojfoje publikigas artikolojn pri Esperanto en loka religia gazeto.

Vera esperantistino en Araxá estas Bianca Rosa de Mesquita Mucci, kiu ekde Decembro 1987 gvidis plurajn bazajn E-kursojn.

En Aprilo 1995 Raul Conde, kiu translokiĝis de la urbo “Goiânia” al Araxá, daŭre gvidas bazan kurson kaj rezulte de la unua kurso Patrícia Angélica Alexandre fariĝis Junulara Delegito kaj Raimundo de Araújo Chaves aktiva instruanto de baza kurso.

Ekde 1998 Raul Conde kaj Bianca Rosa de Mesquita Mucci fariĝis respektive delegito kaj vicdelegito de UEA.


Veja este artigo em português.