Paraná (PR)

Verkita de Gert Drucker.

Serĉante la bazon, kiu permesis enkonduki Esperanton kaj ĝian movadon en la Ŝtato Paraná, la unuaj geinstruantoj estis Magnus kaj Estela Maria Sondhal kiuj instruis Esperanton en du marbordaj urboj, Paranaguá kaj Guaratuba, kaj en Curitiba; ili estis elmigrintoj el Islando.

La 1-an de Majo 1925 fondiĝis Paraná Esperanto-Grupo, en Curitiba. Inter la fondintoj, samideano Augusto Gonçalves de Castro, laboris por Esperanto disvastigante ĝin dum sia tuta vivo. Li estis la unua prezidanto de nia movado kaj direktis ĝin inter 1925 kaj 1956. Okaze de la balotado de 1956 li estis elektita kiel Honora Prezidanto, kaj tie li restis ĝis lia forpaso.

Nur ekde la jaro 1952 estis trovita dokumentaro kiu permesis al mi raporti pri la gravaj eventoj kaj aktivaĵoj de la E-movado en la Ŝtato: estraraj protokoloj, asembleaj raportoj, inter aliaj.


Veja este artigo em português.