87a_uk_eo

87-a Universala Kongreso en Fortaleza

Verkis Prof-oj Paulo Amorim Cardoso kaj José Francelino de Oliveira.

Inter la gravaj esperantaj eventoj okazintaj en la Ŝtato Ceará, elstaras la 87-a Universala Kongreso realigita en Fortaleza de la 3-a ĝis la 10-a de Aŭgusto 2002. La preparaj laboroj komenciĝis en 1999, kiam la tiama prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, Osvaldo Pires de Holanda, kune kun S-ro Osmo Buller, direktoro de UEA, Maria Delza Macabu Jesus kaj la paro Ledon (Gilbert kaj Symilde) vojaĝis de São Paulo al Fortaleza, kie ili estis akceptitaj de komisiono da esperantistoj en la flughaveno, sub la gvido de D-ro Wandemberg Ribeiro Morais, prezidanto de Ceará Esperanto-Asocio kaj kunlaboro de granda nombro da elstaraj personoj, inter kiuj estas Prof-ro Paulo Amorim Cardoso, Michelson Sávio Herbster Moura kaj Tarcísio José de Lima, kiuj poste kondukis lin ĝis la Ŝtata Turisma Departemento, kie la direktoro, D-ino Anya Ribeiro, informis lin pri kapablo de la urbo gastigi ĝis dek kvin mil personojn. Poste, ŝi kondukis lin por promenado en helikoptero sur la bela ĉefurbo. Krom tio, ŝi montris al ni la du grandajn centrojn de konvencioj; la malganda kun mil sidlokoj kaj la pli granda kun tri mil. Nia karavano estis gastigita en la kvinstela hotelo ‘’Caesar Park’’ koste de la ŝtata guberniestro.

Antaŭ la elmontro de la prestiĝo kaj organiza kapablo de la lokaj esperantistoj, la direktoro de UEA kovinkiĝis pri la elekto de la urbo por la realigo de la 87-a Universala Kongreso en nia lando, okazonta en la jaro 2002. Aliĝis en la kongreso 1.484 personoj sed ĉeestis ĝin pli ol du mil, de kvindek unu landoj.

La kongresa temo estis Lingva Diverseco kaj estis prezentista de Humphrey Tomkin, universitata profesoro, eksprezidanto de UEA kaj unu el la plej elstaraj esperantistoj oratoroj.

Indas mencii, ke jaro post jaro oni konstatas la partoprenon de la junularo kaj en Fortaleza ne estis malsimile kaj eĉ la oratoran konkurson de UEA gajnis la junulo Márcio Mazza.

Du gravaj esperantistoj de For taleza ricevis omaĝon de la Kongreso: S-ino Lúcia Dummar, kiu reprezentis la pionirecon de la disvastigado de Esperanto en Ceará kaj Prof-ro Paulo Amorim Cardoso, kiu instruis Esperanton dum 28 jaroj en la Federacia Universitato de Ceará. Oni diras, ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj de Ceará estis lernantoj de Paulo Amorim Cardoso.

La kongreso sendube estis neforgesebla evento.


Veja este artigo em português.

  • 87a_uk_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:26
  • de zehanonimo