alem_paraiba_eo

Além Paraíba

Verkis en la portugala Élio Lopes de Oliveira kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La Esperanto-Movado en Além Paraíba havas sian deirpunkton en 1958, kiam la tiama junulo Elio Lopes de Oliveira interesiĝis pri la lingvo Esperanto kaj lernis ĝin pere de radio-elsendo de “Radio Mundial do Rio de Janeiro”, gvidita de Jorge das Neves, kiu uzis metodon de la karmemora profesoro Carlos Torres Pastorino. Fininte la kurson li sukcesis aprobon en la elementa perkoresponda kurso de Brazila Esperanto-Ligo.

La 17-an de Januaro 1960, sub la gvido de Elio Lopes de Oliveira kaj kunlaboro de la junulo Paulo César Marques Lopes, estis fondita DEPE – Departemento de Propragando kaj Esperantista Studado, kiu dum dek-kvar jaroj multe helpis en la disvastigo de Esperanto.

En 1962 la unua grupo kiu partoprenis E-kurson gviditan de Elio Lopes de Oliveira, estis ekzamenita de kleraj esperantistoj de la urbo Juiz de Fora, profesoro Jose Passini, Kleber Halfeld kaj Mercedes Rodrigues Braga, sukcesis aprobon la jenaj gelernantoj: Antonio Lopes de Oliveira Filho, Ary Cassiano da Silva, Dilma Gomes, Elcio Fernandes de Oliveira, Helio Oliveira da Costa, José Mendes, Luis Fernandes de Oliveira, Maurício Santiago Couto kaj Paulo César Marques Lopes. La diplomiĝa festo okazis ĉe la Jura Fakultato ‘’Vianna Junior’’, de Juiz de Fora; la patrono estis professoro Augusto Gotardello kaj la oratoro de la klaso Josélia Bicalho Civinelli. Speciala deziresprimo estis prezentita al Izaltino da Silveira Filho kaj Jorge Firmino de Sant`Ana.

En la sekvantaj jaroj Elio Lopes de Oliveira, kaj alia instruisto, daŭre gvidis E-kurson. La 16-an de Novembro 1995, ĉe la salono de Amuza Fervoja Klubo, estis fondita “Além Paraíba Esperanto-Klubo” (APEK) delonga aspiro de la urbaj esperantistoj. En la sama dato enposteniĝis la jena estraro:

Prezidanto: Elio Lopes de Oliveira; Vicprezidanto: Luzia Terezinha Abreu Oliveira; 1-a Sekretario: Márcia Bergenes C. Alves; 1-a Kasisto: AndersonCanedo de Oliveira; 2-a Kasisto: Maria Jose R. Cunha; Bibliotekisto: Edmea Luz de Oliveira; Direktoro pri Instruado: Sulamita Castro Luz; Direktoro pri Disvastigado: Pedro Augusto Rocha.

Inter la esperantaj aktivecoj de APEK meritas especialan mencion esperanta biblioteko kaj esperanta informilo, ĉi tiu lasta, kies unua numero aperis en Aŭgusto/Septembro 1996, eldoniĝis ĝis Decembro 1999; ĝia riĉa kaj varia enhavo plenumis altvaloran taskon en la disvastigo de Esperanto.


Veja este artigo em português.

  • alem_paraiba_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:40
  • de 127.0.0.1