atibaia_eo

Atibaia

Verkis en la portugala lingvo S-inoj Ilza dos Prazeres Gonçalves kaj Walkiria Vernacci Lara Rubio kaj tradukis esperanten D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La pioniro de E-movado en Atibaia estas S-ino Ilza dos Prazeres Gonçalves, kiu memlernante la lingvon sukcesis starigi la unuan bazan kurson en la urbo, dum la periodo de 7-a de Aŭgusto ĝis la 11-a de Decembro 1990, kun la partopreno de la jenaj dek kvar lernantoj: Antônio Sales Oliveira, Ângela Márcia Fernandes Galeb, Aparecida Glozer Pazitto, Beatriz Antônia Miraglia Luppi, Célio Natal Nascimento Domingues, Daniela Cingano Gomes, Deize Aparecida Gomes Hidalgo, Josely Aparecida da Vinha Beker Batista, Leonor dos Santos, Luciane Aparecida de Souza Silva, Luzia Francisco de Araújo Pascotto, Myriam Marques Müchenberger, Rosa Maria Assim Paulino kaj Vlademir Bacellar do Carmo.

La spaco estis kompleze cedita de Asocio de Spiritismaj Studoj “Vero Kaj Lumo”.

La grupo estis ekzamenita de la direktorino de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, Prof-ino Elvira Fontes, kaj ĉiuj lernantoj estis aprobitaj kaj ricevis diplomon la 14-an de Decembro 1990, dum gaja festa tago.

Ĉiuj ili aliĝis al EASP kaj la instruistino, Ilza, fariĝis ano de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Universala Esperanto-Asocio.

Krom tio, S-ino Ilza starigis du pliajn bazajn kursojn, unu ĉe la lernejo “E.M.E.I. Francisco Pires de Camargo”, dum la periodo de la 6-a de Marto al Julio 1991, kun la partopreno de dudek lernantoj; kaj la alia, nokte, ĉe la lernejo “E.E.P.G. Padre Mateus N. Siqueira” dum la monatoj Oktobro, Novembro kaj Decembro.

Avangardo Esperanto-Grupo Atibaia estis fondita la 15-an de Decembro 1990.

En Marto 2001, post ok jaroj da stagno, reaperas la E-movado en Atibaia per inaŭgura leciono antaŭigita de prelego de la tiama prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, Osvaldo Pires de Holanda, ĉe la sidejo de Asocio de Spiritismaj Studoj “Vero kaj Lumo”.

Karavano organizita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo briligis la eventon, kiu kalkulis je la partopreno de pli ol cent personoj.

La kurso, kunordigita de Walkiria Vernacci Lara Rúbio, estis gvidita de Margarida Antônia de Jesus kaj Adalberto de Oliveira Pessoa.


Veja este artigo em português.

  • atibaia_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:15
  • de zehanonimo