avare_eo

Avaré

Verkis S-ro Eurico Antõnio Ribeiro.

En 1950 Eurico Antônio Ribeiro trovis la libron ‘’Esperanto Sem Mestre’’, de F. V. Lorenz, en la biblioteko de la lernejo ‘’Coronel João Cruz’’, kie li studis. Li tralegis ĝin, entuziasmiĝis pri Esperanto kaj invitis kelkajn amikojn por studi. Li demandis S-ron Francisco Rodrigues dos Santos, tre klera persono, instruisto pri Literaturo kaj Filozofio, ĉu li konas Esperanton. La instruisto jesis kaj pretiĝis instrui la gejunulojn. Formiĝis grupeto, kiu eĉ disaŭdigis informa programojn ĉe ‘’Rádio Avaré’’. Pro la translokiĝo de Eurico al alia urbo, la movado ĉesis. Poste Eurico translokiĝis al São Paulo, kie li kunlaboras kun SPEK (San-Paŭlo Esperanto-Klubo, poste Esperanto Asocio de San-Paŭlo) ekde 1960.


Veja este artigo em português.

  • avare_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 18:04
  • de zehanonimo