bage_eo

Bagé

Verkis Inĝ-roj Alberto Flores kaj Ivo Sanguinetti.

Rimarkindan laboron pri la disvastigo de la Internacia Lingvo realigis la Grupo Esperanto kaj Frateco, en la urbo “Bagé”, Avenuo General Osório, 1737, kie grupo de sindonemaj esperantistoj, gvidita de D-ro João Severo, sukcesis eldoni dum pli ol 14 jaroj monatan presitan bultenon okpaĝan, kiu atingis 120 numerojn kaj estis sendita senpage al interesatoj, ĝia nomo estis “Esperanto Aldono” kaj en la numero 100 ĝi informis, ke jam estis distribuitaj 100 mil ekzempleroj. La Ĉefredaktoro estis D-ro João Severo; Direktoro José Correa; Sekretarioj Clovis Valentino Tanhof, Dolores Medina kaj Zaira Leal; Redaktoroj Carlos Almeida Wutkes, Allan Kardec de Afonso Costa, Benedito Silva (el la urbo “Monte Aprazível”) kaj Délio Pereira de Souza.


Veja este artigo em português.

  • bage_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:23
  • de 127.0.0.1