boa_vista_eo

Boa Vista

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Laŭ informo aperinta en “BEL – Informas”, numero 08 – Aŭgusto 1983, la 30-an de Julio de la sama jaro estis fondita Roraima Esperanto-Asocio kaj elektita ĝia unua estraro, kies estraranoj estis la jenaj:

Prezidanto, Raimundo Dourado de Souza; 1-a Sekretario, Silvana Márcia; 2-a Sekretario, Maria Nazaré de Souza; 1-a Kasisto, Washington L. Aquino; 2-a Kasisto, Rosineide Aquino de Souza; Bibliotekisto, Raimundo Souza de Aquino.

En la jaro 1991, dank‘al iniciato de Prof-o Oscar de Lira Carneiro kaj kunlaboro de samideano Raimundo Dourado de Souza, prezidanto de Roraima Esperanto-Asocio, ili sukcesis starigi E-kurson kiel kulturan aldonon ĉe la Beletra Fakultato de la Federacia Universitato de Roraima. La kurso komenciĝis la 12-an de Aŭgusto 1991.

Dank‘al samideano Raimundo Dourado de Souza, E-movado en Boa Vista prosperas aktive. Laŭ raporto aperinta en la bulteno “Esperanto Notícias” en 1994, li estis ne nur prezidanto de Roraima Esperanto-Asocio, sed ankaŭ delegito kaj fakdelegito de UEA.

La 1-an de Novembro 1993 estis aprobita leĝo kiu nomas “Dr. Zamenhof” antikvan straton en la kvartalo “Coranã”; cetere reliefiĝas, ke Boa Vista jam havas straton nomatan “Rua dos Esperantistas”


Veja este artigo em português.

  • boa_vista_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:06
  • de 127.0.0.1