cacapava_eo

Caçapava

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Kvankam ne ekzistas E-asocio en ĉi tiu urbo, el ĝi disradias luma fokuso, kiu etendiĝas tra la tuta lando. Tiu fokuso nomiĝas “Esperanto Notícias”, bulteno kies riĉa enhavo dum longaj jaroj fariĝis unu el la plej gravaj sendependajinformiloj pri E-Movado en Brazilo. Al ĝia redaktoro, Majoro Gilberto Aquino da Silva Velho, brazila E-Movado estas tre dankema. Dank’al persona prestiĝo de Gilberto Aquino da Silva Velho kaj kunlaboro de amikoj, li sukcesis okazigi en Caçapava la 37-an Esperanto-Renkontiĝon de Sudparaiba Valo en la 29-a de Aŭgusto 1999. En la evento partoprenis kvindek-du esperantistoj el la jenaj urboj: São Paulo, Santo André, Bauru, Campos do Jordão, São José dos Campos, Caçapava, Taubaté, Pindamonhangaba, Guaratinguetá, Lorena, Caraguatatuba, Resende, Barra Mansa, Volta Redonda, São Gonçalo kaj Formiga. Brazila Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estis reprezentataj de siaj prezidantoj, respektive D-ro Osvaldo Pires de Holanda kaj S-ro Ivon Barbosa.


Veja este artigo em português.

  • cacapava_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:10
  • de zehanonimo