cachoeira_do_sul_eo

Cachoeira do Sul

Verkis Inĝ-roj Alberto Flores kaj Ivo Sanguinetti.

En Brazila Esperantisto (Majo/Aŭgusto 1960) publikiĝis, ke en 1959 estis fondita “Esperantista Societo de Cachoeira do Sul”, sub la konduko de la delegito de UEA S-ro Armindo Trarbach. Tiu ĉi societo organizis, de la 15-a ĝis la 17-a de Novembro 1963, la “Unuan Renkontiĝon de Esperantistoj de Sud-Riogrando”. Partoprenis reprezentantoj de la urboj Porto Alegre, Bagé, Santa Maria, São Leopoldo, Candelária kaj Cachoeira do Sul, kun la partopreno de esperantistoj kaj aŭtoritatuloj.

En 1974 estis organizita intensiva kurso de Esperanto en la loka “Fakultato pri Filozofio, Scienco kaj Beletro”, gvidita de profesoro George Otto Vaske. Alvenis al fino de la kurso 42 gelernantoj.


Veja esta página em português.

  • cachoeira_do_sul_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:23
  • de zehanonimo