campinas_eo

Campinas

Verkita de Inĝ-ro David Bianchini.

En Campinas, la 17-an de Marto 1906, Jean Keating kaj Tobias Rabello Leite fondis “Suda Stelaro”, laŭ tiamaj vortoj “la unua esperantista grupo en Brazillando”. La grupo funkciis ĉe la adreso stratoD-ro Quirino, 8.

Jean Keating prezidis la “Unuan Brazilan Kongreson”, en Rio de Janeiro kaj fariĝis Vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, tiam fondita.

Fine de la 40-aj jaroj refondiĝis Suda Stelaro, kies unuan kunsidon atestis unu el niaj plej eminentaj brazilaj pioniroj, Ismael Gomes Braga. Inter ĝiaj aktivaj membroj estis ĵurnalisto Paulo Botelho Camargo.

En la 60-aj jaroj transprenis la torĉon Oscar Hoff, kiu estis la fondinto de Campinas Esperanto-Grupo. Li instruadis Esperanton en “Centro de Ciências, Letras e Artes”. Li redaktis bultenon kaj prelegadis en Campinas kaj regiono.

En 1981 estis grupo de Esperanto en la Instituto pri Fiziko Gleb Wataghin de Unicamp. La instruistoj Gerald Weber kaj Augusto (el Maceio) instruis tie. Okazis karavano de tiu grupo al la UK en Braziljo, kaj post la reveno Cosme, Mário Firmino kaj Emílio Cid komencis instrui.

En la jaro 1982 la kurso de Esperanto translokigxis al la Instituto de Estudos da Linguagem (IEL) sub la gvidado de Emilio Cid, kiu instruis gxis 1983.

Celante revigligi la movadon, en 1984 okazis Brazila Kongreso de Esperanto, en Campinas, kunordigita de Prof-ro Walter Francini, el EASP, kaj la tiama instruisto en Campinas, João Aguilera. Oficiale oni starigis, en la placo Napoleão Laureano, kvartalo Botafogo, monumenton kun medalo de Zamenhof.

En la jaro 1986 estis fondita Kultura Centro de Esperanto – KCE, fare de João Aguilera, David Bianchini, João Otávio V. Rodrigues, Fabrício Possebon kaj aliaj samideanoj.

En la posta jaro KCE ricevis la titolon de Publika Utileco, urba leĝo 5790/87, donita de urba registaro. En 1993, post ekspozicio pri aŭtomata tradukado en UNICAMP – Ŝtata Universitato de Campinas, KCE gajnis retradeson, kiu estis kultura@turing.unicamp.br, kaj tiel iĝis la unua Esperanto-grupo en Brazilo kiu disponis pri tiu komunikebleco.

Danke al “Estação Aleph”, unu el la interretaj provizantoj de Campinas, KCE gajnis en Marto 1996 la spacon (kaj nelimigitan kaj senpagan!) por sia TTT-paĝo. Tiel kreiĝis, fare de James Rezende Piton, la unua institucia paĝo pri Esperanto en la portugala, verŝajne en la mondo (http://www.aleph.com.br/kce). Nuntempe eblas atingi ĝin per la adreso http://www.esperanto.cc.

KCE kunordigis, kune kun EASP, la 16-an Ŝtatan Renkontiĝon de Esperanto, okazinta en 1992, en publika lernejo de la urbo, nomata “Culto à Ciência”. Tien alvenis proksimume 250 esperantistoj.

Pere de la reto KCE aperigis, en Julio 1996, kurson por brazilanoj: CER – Curso de Esperanto pela Rede (Kurso de Esperanto per la Reto), kunordigita de Prof-o José J. Lunazzi – ĝi estisadaptita kun aldonoj el franca versio. Vere, per interreto ĝi fariĝis kurso internacia kun lernantoj el diversaj landoj.

Inter aliaj agadoj ankoraŭ reliefas la preparo por starigo de kablo-televidkanalo por la komunumo. En Oktobro 1996 KCE komencis, kune kun aliaj neprofitaj organizoj de Campinas, la preparon por starigo de TV Fenikso. KCE estas fondinta membro de la asocio kiu administrus ĝin.

Diversaj aliaj projektoj restas, kiel ekzemple: Projekto Kelter, Kulturaj Kajeroj, ktp, (Detaloj, vizitu TTT-paĝon www.esperanto.cc).

Celante labori por Esperanto ĉe Universitato UNICAMP, Ivanhoé Baracho kunlaboris por la movado precipe en la 80-aj jaroj kaj nuntempe José J. Lunazzi.

Aliaj grupoj ekzistis por instruado de la lingvo, ekzemple, João Aguilera fondis klubon de Esperanto siahejme kaj Juscelino Gama gvidis kursojn en “Tribunal do Trabalho” (Laboro-Tribunalo). Juscelino kaj Nazareno instruadis ankaŭ en “Casa D’Italia”.

Gravas la laboro por Esperanto ene de Spiritisma Movado en Campinas. “Grupo Espírita-Esperantista João Ernesto” okazigis, de la 21-a ĝis la 27-a de Junio 1987, “1ª Semana Espírita-Esperantista”. Reliefas la apogo al Esperanto fare de USEIC – União das Sociedades Espíritas Intermunicipal de Campinas, kies laboro, pere de sia ĵurnalo “ALAVANCA” kaj departemento pri Esperanto, ĉiam diskonigadis informojn pri Esperanto, instruadis kursojn kaj kunordigadis eventojn, precipe rilate al Esperanto, Spiritismo kaj Evangelio. Tie deĵoris ekde 1986 Maria Manuela Andrade Silva Santos, João Otávio V. Rodrigues, Ada de Almeida Leite, Sérgio Luiz de Campos, David Bianchini kaj Anita Zimmerman.

Pri Esperanto en Campinas troviĝas stratoj kies nomoj estas:

  • Strato D-ro Lazaro Zamenhof – kvartalo Jardim Lisa I – Poŝtkodo 13058-372;
  • Strato Suda Stelaro – kvartalo Jardim Novo Maracanã – Poŝtkodo 13058-443;
  • Strato Esperanto – kvartalo Vila Carlito – Poŝtkodo 13043-080;
  • Strato João Keating – kvartalo Botafogo – Poŝtkodo 13070-320.
  • campinas_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/08/10 12:02
  • de 127.0.0.1