campos_do_jordao_eo

Campos do Jordão

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La paro Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon sukcesas altiri la atenton de la esperantistaro ĉiam, kiam ili decidas realigi Esperanto-eventon. Tiamaniere tre sukcesa estis la 8-a Sudbrazila Esperanto-Renkontiĝo kune kun la 3-a Interlanda Konferenco pri Instruado, okazintaj en ilia bieneto “Maĉu Pikĉu”, Campos do Jordão, de la 12-a ĝis la 15-a de Oktobro 1995, kun la partopreno de 150 personoj.

La renkontiĝo estis organizita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, aŭspiciita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Santa Catarina kaj Paraná Esperanto-Asocio kaj apogo de Brazila Esperanto-Ligo; kunordigis la eventon la ĵurnalisto Fabrício Rodrigues Valle.

Organiza Komitato: José Martins Coelho, Gilbert René Ledon kaj Symilde Schenk Ledon (BEL-prezidanto).

Ĉeesto de la jenaj gvidantoj de Esperanto-Asocioj: Osvaldo Pires de Holanda, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo; Glória Lúcia Perini, prezidanto de Paraná Esperanto-Asocio; Evaldo Pauli, prezidanto de Esperanto-Asocio de Santa Catarina, Kultura Fondaĵo-Simpozio kaj Filozofia Asocio Tutmonda; David Bianchini, prezidanto de Kultura Esperanto-Centro de Campinas; Delci Cipriani, prezidanto de Esperanto-Asocio de Santa Maria; D-ro Alcyr Guedes de Almeida, prezidanto de Taubaté Esperanto-Klubo; D-ro Paulo Sérgio Viana, prezidanto de Lorena Esperanto-Klubo; Carlos Alberto Silva, prezidanto de Kapiŝaba Esperanto-Klubo; Maria da Graça, prezidanto de Mato Grosso Esperanto-Asocio; Ilmar Gomes Ferreira, prezidanto de BrazilaEsperantista Junulara Organizo; D-ro Izáu Carneiro Soares, prezidanto de Homeopatia Instituto “François Lamasson” kaj Muzeo “Abrahão Brickmann” kaj D-ro Manoel Torres de Abreu, prezidanto de Esperantista Societo de Rio Grande. Partoprenis ankaŭ la verkistoj kaj instruistoj: Sylla Chaves, Geraldo Mattos kaj Walter Francini.

La 17-an de Februaro 2002 Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon akceptis en Campos do Jordão cent tridek-ses esperantistoj venintaj el la jenaj urboj: São Paulo, Mogi das Cruzes, São José dos Campos, Caçapava, Taubaté, Caraguatatuba, Pindamonhangaba, Guaratinguetá, Lorena, Santo André, Campinas, Santos, São Vicente, Paulínia, Ribeirão Preto, Bebedouro, Ferraz de Vasconcelos, Resende, Barra Mansa, Porto Real, Volta Redonda, Rio de Janeiro, Pouso Alegre, Divinópolis, Curitiba, Pato Branco kaj Barra do Garças.

Paulo Sérgio Viana salutis kaj bonvenigis ĉiujn kaj invitis la reprezentantojn de la urboj saluti la ĉeestantojn. James Rezende Piton legis leteron de Atílio Orellana Rojas; Amarilio Hévia Carvalho legis leteron de Renato Corsetti, prezidanto de UEA.

Milton Serra legis la protokolon de la antaŭa renkontiĝo okazinta en Três Rios, RJ.

Pri diversaj temoj parolis: Emílio Cid, Maurício Monken Gomes, Glória Lúcia Perini, Symilde Schenk Ledon, José Lunazzi, Adonis Marcelo Saliba Silva, Osvaldo Pires de Holanda, Gilbert René Ledon, Molina Vasco Milanez kaj Marija Pozder Almada. Carlos Eduardo de Oliveira, prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo, invitis la ĉeestantojn aliĝi al la karavanoj al Pato Branco, PR kaj al la 87-a UK en Fortaleza, CE; Cyro Barbosa Lima parolis pri Esperanto en la Lernejoj, projekto de Euclydes Giraldis de Carvalho, el Bauru, SP; José Roberto Tenório gvidis bazan E-kurson kaj Maria Cecília Milani gvidis konversacian rondon; Paulo Sérgio Viana gvidis debaton pri la temo “La mondo: nuntempaj analizoj” sub la vidpunktoj: scienco, teknologio, etiko, arto kaj politiko.

Finfine, la paro Ledon regalis ĉiujn ĉeestantojn per senpaga, bongusta, kompleta fazeolaĵo.


Veja este artigo em português.

  • campos_do_jordao_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:10
  • de zehanonimo