campos_eo

Campos

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La unuaj informoj pri Esperanto en Campos rilatas al la jaro 1914, kiam Alípio Dória starigis E-kurson ĉe “Escola Americano”.

En la jaro 1939 fondiĝis “Societo Esperanta Lumo kaj Konkordo” kaj “Grupo Esperantista Tria Jarmilo”. Unu el la plej aktivaj esperantistoj tieaj estis Clovis Tavares. Post kelkaj jaroj da stagnado denove la movado revigliĝas per la restarigo de la klubo kaj instruado de la lingvo.

Laŭ informo de D-ro Vivaldo Marcelino da Silva, prezidanto de «Campos Esperanto-Klubo» kaj aperinta en «Esperanto Notícias» (Esperanto-Noticoj), la urbestro, S-ro Sérgio Mendes Cordeiro, la 30-an de Decembro 1993 sankciis la Leĝon n-ro 5611, kiu starigis en nedeviga karaktero la instruon de Esperanto en la municipaj lernejoj. La projekto estis de la urba konsilanto Sivaldo Abílio de Oliveira.

“Campos Esperanto-Klubo” posedas propran sidejon en la avenuo Sete de Setembro, 490 - 5-a etaĝo, Urbocentro. En 1994 la estraro de la klubo estis: Prezidanto, D-ro Vivaldo Marcelino da Silva; Sekretariino, Prof-ino Marta Pereira Mendonça; Kasisto, S-ro Yvan Luís Gomes Tardim; Direktoro pri Instruado, Prof-o Joel Maciel Soares; Direktoro pri Propagando, D-ro Carlos Augusto dos Santos Soares; Direktoro pri Sociaj Aferoj, D-ro Almir Jesus do Nascimento. Tiun jaron CEK eldonis la unuan numeron de sia informa bulteno titolita «Nova Sento».

BILDO Aspekto de la vizito de D-ro Osvaldo Pires de Holanda, prezidanto de BEL, en la sidejo de Campos Esperanto-Klubo okazinta la 19-an de Junio 1999. En la unua vico, sidantaj maldekstre dekstren, Prof. Joel Maciel Soares, Osvaldo Pires de Holanda, Maria Delza Macabu Jesus, Prof-ino Marta Mendonça kaj unu lernantino ne identigita. Starantaj laŭ la sama ordo D-ro Vivaldo Marcelino kaj siaj gelernantoj.


Veja este artigo em português.

  • campos_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:52
  • de 127.0.0.1