caruaru_eo

Caruaru

Verkita de D-ino Maria Socorro Bezerra Chaves.

Laŭ verko sendita de doktorino Maria Socorro Bezerra Chaves, el Caruaru – PE, la pioniro de E-movado en tiu urbo estis S-ro Geraldo Pires Sitônio. Simpatianto kaj memlernanto de la lingvo, li ne sukcesis disvastigi ĝin laŭ estis lia deziro. Tio okazis, pli malpli en la jaro 1950. Post kelkaj jaroj Sitônio translokiĝis el Caruaru kaj Esperanto estis forgesita. Sed okaze de la 6-a Laborkunsido de Nordorientaj E-Asocioj, okazinta en Recife, estis decidite ke la 7-a Laborkunsido okazos en Caruaru, decembre de la sama jaro. Ankoraŭ en la 6-a Laborkunsido, Prof. Paulo Amorim Cardoso estis invitata kaj akceptis instrui Esperanton en la Jura Fakultato de Caruaru, dum la periodo Majo-Julio 1993, kio okazis kun la partopreno de 20 gelernantoj, kiuj diplomiĝis la 6-an de Julio, kadre de solenaĵo realigita en la aŭditorio de la subsekcio de Ordeno de Advokatoj de Brazilo, en Caruaru – PE. La 18-an de Majo, dato de la emancipiĝo de la urbo, estis fondita la unua E-Grupo, kaj omaĝe al la klera, nelacigebla esperantisto, la nova societo nomiĝis “Caruaru Esperanto-Klubo D-ro Paulo Amorim Cardoso”. En la okazaĵo, la patrono de la klubo, pere de emociita parolado, elstarigis la gravecon de Esperanto, ĉefe por venki la lingvajn barojn inter la popoloj. Sekve, li disdonis librojn, revuojn, gazetojn kaj propagandajn materialojn, por la disvastigo de Esperanto.

La 7-a Laborkunsido de Nordorientaj E-Asocioj efektive okazis en Caruaru dum la lasta semajnfino de Novembro 1993, ĉe “DARE” (Ŝtata Regiona Departemento de Edukado); en ĝi partoprenis geesperantistoj el la jenaj Ŝtatoj: Paraíba, Pernambuco, Alagoas, Piauí kaj Bahia.

La karmemora pastro José Nogueira Machado prelegis pri la beleco kaj utileco de la lingvo Esperanto.

En la unua trimestro 1994, Prof. Nélio Costa starigis senpagan kurson en la urbo-centro. La kurso daŭris tri monatojn. La klasoj komenciĝis kun pli ol cent gelernantoj, sed bedaŭrinde nur ok aŭ naŭ alvenis al la fino de la kurso.

Laŭ informo aperinta en “Esperanto Noticias” n-roj 172-174, E-Klubo de Caruaru, en Aŭgusto 1998, okazigis ĉe la aŭditorio de “Rádio Jornal de Caruaru” bazan kurson de Esperanto, sub la aŭspicio de “Associação Municipal Espírita”.

Organizita de Caruaru E-Klubo, okazis, la 1-an kaj 2-an de Majo 1998, la 12-a Laborkunsido de Nordorientaj E-Asocioj, kun la partopreno de reprezentantoj de la jenaj Ŝtatoj: S-ro Inácio Araújo (Salvador – BA); D-ino Maria do Socorro Bezerra Chaves (Caruaru – PE); D-ro Jason Gonçalves de Lima (João Pessoa – PB); S-ro Hamilton Nery (Recife – PE); S-ro João de Moura Fé (Teresina – PI); kaj D-ro Wandemberg Ribeiro Moraes (Fortaleza – CE)


Veja este artigo em português.

  • caruaru_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/04 22:57
  • de 127.0.0.1