cascavel_eo

Cascavel

Verkita de Álvaro Rabelo kaj tradukita de S-ro Osvaldo Pires de Holanda.

En 1965, el “Belo Horizonte”, venis al “Cascavel” la unua esperantisto – Álvaro Rabelo.

En “Belo Horizonte” li sukcesis la bazan kurson de Esperanto. Lia esperanta aktiveco konsistis en la aliĝo al BEL, UEA krom kelkaj aliaj esperantaj asocioj, legado de libroj, revuoj kaj interŝanĝo de internacia korespondado, celante informojn pri la Esperanto-Movado kaj poste liveri ilin al personoj interesataj en la lernado de la Lingvo Internacia.

En 1970 Giuseppe Gratapaglia, tiea Ĉefdelegito de UEA en Brazilo, invitis kaj Álvaro Rabelo akceptis la taskon reprezenti la urbon “Cascavel”, kiel Delegito kaj Fakdelegito de UEA.

Pro la apero de lia nomo en la Jarlibro pluraj eksterlandanaj esperantistoj, vizitantoj de la Akvofalo de “Iguaçu”, vizitis lin celante informojn kaj klarigojn.

En 1984 alvenis el “Curitiba” la bankoficisto Ivo Nogas, entuziasma, juna esperantisto, kiu kunigis malgrandan grupon de junuloj por lerni la Lingvon.

La 30-an de Junio 1984 estis fondita Sonserpenta Esperanto-Asocio, kun dek-du aliĝintoj kaj estis elektita la jena estraro:

Prezidanto: Ivo Nogas; Vicprezidanto: Álvaro Rabelo; 1-a Sekretario: Dirceu Pertuzsati; 2-a Sekretario: Durval Coutinho; Kasisto: Nelson Somarivo; Oratoro: Dulcídio de Andrade; Bibliotekisto: Vilmar Ransolin.

La 25-an de Februaro 1985 la Asocio estis registrita en notariejo kaj samtempe estis fondita Sonserpenta Esperanto-Klubo. La anoj kunvenis ĉiusabate ĉe Ŝtata Lernejo “Polivalente”. Dum la kunsidoj oni lernadis Esperanton, zorgis pri la koresponda laboro kaj projektis la disvastigon de Esperanto.

La prezidanto, Ivo Nogas, sukcesis kolumnon en ĵurnalo, kie je la dimanĉoj li aperigis artikolojn pri la Lingvo Internacia.

En 1986 Ivo Nogas kaj aliaj anoj translokiĝis el “Cascavel”kaj la Movado perdis iomete la viglecon. Nuntempe malmultaj anoj disvastigas Esperanton kaj nur eventuale aperas artikoloj aŭ intervjuoj en la lokaj ĵurnaloj.


Veja este artigo em português.

  • cascavel_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 20:21
  • de zehanonimo