curitiba_eo

Curitiba

Verkis S-ro Gert Drucker.

Kvankam iomete malvigla la Movado en la Ŝtato, tri eventoj realigitaj tie ĉi meritas specialan atenton:

Ni parolas pri Brazilaj Esperanto-Kongresoj okazintaj en 1954, 1986 kaj 1997, ĉiuj samnivele kun la plej bonorganizitaj en la ĉefaj urboj de la lando.

La XIV Brazila Esperanto-Kongreso, okazinta en “Curitiba” de la 7-a ĝis la 14-a de Januaro 1954, ne nur sukcesigis kiel patronon Lian Moŝton D-ro. Getúlio Dorneles Vargas, Prezidento de la Respubliko, sed ankaŭ la apogon de D-ro. Bento Munhoz da Rocha Neto, Guberniestro de la Ŝtato, kaj la efikan kunlaboron de la Jura Fakultato, kiu liveris siajn imponajn instalaĵojn, kie okazis ĉiuj kunsidoj de la Kongreso.

La Guberniestro ne nur partoprenis en la solena malfermo, sub la prezido de la fama esperantisto, D-ro. J. B. Mello e Souza, sed ankaŭ prononcis entuziasman paroladon, liveris altvaloran subvencion por la Kongreso kaj konsentis la inkludon de la esperanta asembleo inter la memorigaj eventoj de la “Unua Centjaro de la Ŝtata Aŭtonomio de la Regiono Paraná”. Dum la unua laborkunsido D-ro. Mário Ritter Nunes informis, ke Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko eldonis belan albumon sub la titolo “Urbo Curitiba”, kiu certe estos de granda utileco por la disvastigo de la lingvo Esperanto.

La Organiza Komitato estis la jena:

Prezidanto: S-ro Augusto Gonçalves de Castro; 1-a Vicprezidanto: D-ro Walfrido Piloto; 2-a Vicprezidanto: Kapitano Rivadávia Pereira de Moraes; 3-a Vicprezidanto: S-ino Leonor Castellano; 4-a Vicprezidanto: Kolonelo Wanderley F. Gonçalves; Ĝenerala Sekretario: Majoro Martiniano C. Parolin; 1-a Sekretario: D-ro Francisco José Soares Portugal; 2-a Sekretario: Inĝ-ro Alberto Flores; 3-a Sekretario: S-ro Pereira Jorge; 4-a Sekretario: S-ro Newton J. de Siste; Kasisto: S-ro Hyzo Gondeberto dos Santos; Helpa Kasisto: S-ro Osmar José Correia.

Estis ankoraŭ la Komisionoj pri Propagando kaj Gazetaro, Ornamaĵo, Turismo kaj Ekspozicio; kaj fine Akceptado kaj Loĝejo, enhavante, en la tuto, kvardek-du personojn.

Aliĝis al la Kongreso 289 (ducent okdek-naŭ) personoj el kiuj 261 (ducent sesdek-unu) partoprenis.

Estis reprezentataj 45 (kvardek-kvin) brazilaj urboj kaj la jenaj eksterlandaj landoj: Hispanio, Argentino kaj Urugvajo.

La Organiza Komitato ricevisde institucioj kaj brazilaj aŭtoritatuloj 89 (okdek-naŭ) gratulajn mesaĝojn, de internaciaj esperantistaj organizoj, la jenaj: Ĉeĥoslovakio 10, Usono 6, Jugoslavio 7, Argentino 1, Anglio 14, Kanado 1, Urugvajo 1, Aŭstralio 1, Italio 9, Hispanio 7, Finlando 2, Svisio 15, Danlando 3, Belgio 4, Norvegio 2, Pollando 2, Maroko1, Nederlando 20, Germanio 26, Aŭstrio 3, Francio 24, Grekio 1 kaj Japanio1. La Ĵurnaloj “O Estado do Paraná”, “Gazeta do Povo” kaj “O Dia”, aperigis gravajn raportojn pri la malfermo kaj komenco de la laboro de la kongreso.

La nokton de la unua tago okazis bela arta vespero ĉe la salono de Kultura Interamerika Centro. Dum la semajno, malgraŭ la malbona vetero, la kongresistoj ekskursis per trajno tra mirindaj pejzaĝoj kiel ekzemple la akvofalo “Vualo de la Fianĉino” kaj la famaj gresaj formacioj en “Vila Velha”, kaj tio kaŭzis en la spirito de ĉiu kongresisto neforgeseblan rememoron de la promenado.

La 14-an de Januaro, lasta tago de la kongreso, oni realigis la oficialajn vizitojn al la aŭtoritatuloj, la Ŝtata Guberniestro akceptis la kongresistojn, al kiuj li direktis elkoran mesaĝon. Sammaniere la kongresistoj estis akceptitaj en la Ŝtata Ĉambro de la Deputitoj kaj de la Urbestro.

Okaze de la solena fermo, sub la gvido de Profesoro J. B. Mello e Souza, estis anoncita la simbola inaŭguro de aluda lameno en la strato Doktoro Zamenhof.

Forpasis tridek-du jaroj inter la XIV kaj la XXII Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en “Curitiba”, sed nur dek-unu jaroj inter la XXII kaj la XXXIII, sed ĉiuj ili tre signifaj por la Brazila Esperanto-Movado.

La XIV BKE estis tiu, kiu sukcesis la plej grandan oficialan apogon de la Prezidento de la Respubliko, Ŝtata Guberniestro kaj Urbaj Aŭtoritatuloj.

La XXII BKE havas eksterordinaran signifon, ĉar estis dum tiu neforgesebla kongreso kiam okazis la kunfandiĝo inter Brazila Konsilantaro de Esperanto kaj Brazila Esperanto-Ligo, afero kiu postulis laŭdindajn klopodojn de pluraj esperantistoj, el kiuj elstaras: Francisco de Souza Almada, Nelson Pereira de Souza kaj Carlos Augusto Siqueira da Cunha, ĉefaj respondeculoj de la gravega kunfandiĝo.

Kun la partopreno de proksimume 400 personoj okazis, de la 12-a ĝis la 17-a de Julio 1997, ĉe la Federacia Universitato de Paraná, la XXXIII Brazila Kongreso de Esperanto kune kun la XVIII Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj la I InfanaBrazila Kongreso, kun elstara partopreno de la lernejo Infana Ĝardeno Esperantista Zamenhof, el la urbo “Franca” – Ŝtato San-Paŭlo.

La malfermo de la Kongreso kaj la arta programo realiĝis ĉe la aŭditorio de la Ŝtata Kolegio de Paraná, sed la kongresejo estis en la Universitato.

La programo estis varia kaj oni reliefigas la prezentadon de la vidbendoj, en Esperanto, “Esperanto en la Brazila Altebenaĵo” kaj “Aragvaja Eko-Krio”, ambaŭ verkoj de la esperantisto Cyro Freitas, el “Barra do Garças” – Ŝtato “Mato Grosso”, krom vizito al turisma havenurbo “Paranaguá”.

Supera Kurso de Esperanto estis sub la kompetenta gvido de profesoroj Geraldo Mattos, Sylla Chaves kaj José Passini; kaj la Baza Kurso, de Roberto Rezende.


Veja este artigo em português.

  • curitiba_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:22
  • de 127.0.0.1