david_bianchini_eo

David Bianchini

“Mi, David Bianchini, naskiĝis en Assis, SP, la 17-an de Julio 1955. Mi lernis Esperanton el la Duagrada Lernejo en São Caetano do Sul, SP, de la dentkuracisto Arnaldo Vianna, kaj kelkajn jarojn poste mi rekomencis ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj Brazila Esperanto-Ligo. Mi instruis bazan kurson unuafoje en 1975 ĉe Akademia Centro de “Lernejo de Inĝenierarto Mauá”, kie mi diplomiĝis kiel elektrika elektronika inĝeniero. Krome, mi kune laboris kun Arnaldo Vianna en Spiritisma Federacio de Ŝtato San-Paŭlo, instruante Esperanton ĝis 1984 kiam mi translokiĝis al Campinas. Ĉi tie, kune kun aliaj esperantistoj, ni fondis “Kultura Centro de Esperanto” kie mi deĵoras ĝis nun. Ankaŭ mi instruis Esperanton ĉe “União das Sociedades Espíritas Intermunicipal de Campinas”, kies prezidanto mi estis dufoje”.


Veja este artigo em português.

  • david_bianchini_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 20:06
  • de zehanonimo