dina_lima_andreani_eo

Dina Lima Andreani

D-ino Dina Lima Andreani naskiĝis en la 17–06–1927, advokatino; en 1936 ŝi aŭdis iun paroli pri Esperanto kaj de tiam Esperanto fariĝis parto de ŝia vivo. Jaroj forpasis, ŝi komencis instrui bazan kurson de Esperanto en spiritismaj domoj kaj aliaj societoj. Ŝi instruis en la urboj “Rio Verde”, “Santa Helena de Goiás”, “Monte Alegre de Minas” kaj “Uberlândia”; krom tio ŝi ankaŭ faris prelegojn; estis intervjuita ĉe radio-stacioj kaj televidkanaloj; partoprenis en pluraj naciaj E-kongresoj kaj en la 66-a Universala Kongreso en Brasília, en 1981; vizitis UEA, en Rotterdam, kiam ricevis la inviton kaj akceptis esti delegito de UEA en Uberlândia.


Veja este artigo em português.

  • dina_lima_andreani_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/05 03:06
  • de 127.0.0.1