florianopolis_eo

Malgraŭ la fizika ekzisto de la sidejo de EASC (Esperanto-Asocio de Santa Catarina) kaj de la Eldonejo Simpozio, la motoro de la movado en la urbo ne ekzistas per kluboj aŭ asocioj, sed fakte farata de individuaj klopodoj. Komence de la jaroj 2000, S-ro Antônio Felix ekhavis permison gvidi kurson ĉe NETI-UFSC (la Nukleo de Studoj pri la Tria Aĝo, t.e. “Núcleo de Estudos da Terceira Idade” de la Federacia Universitato de Sankta Katarina). Dum tio, Daniel Weber ekesperantiĝis kaj tuj ekinstruis samtempe kiel memlernanto. Studento pri filozofio, gvidis lecionojn ĉe Sankt-Katarina Spiritisma Federacio, kie konis lernanton kiu studis beletron ĉe UFSC. Ĝis tiam, li havis la povon instrui oficiale ĉe la universitato, kadre de Programa de Ensino Tutorial de Letras (Beletra Tutora Instruad-Programo). Havis kelkajn gelernantojn kaj konis aliajn memlernantojn ĝis koni Felipe Queiroz, freŝnova studanto pri geografio de la sama universitato kaj esperantisto deveninto el Santos-SP. Flanke al flanke, Daniel kaj Felipe instruis dum pri malpli du sesmonatoj. Dum tio, Daniel konis per interreto junulinon, kies nomo estas Karina, jam konitan de Felipe: ili tuj enamiĝas, koramikiĝas, ĝis la transloĝiĝo de Daniel al Ribeirão Preto-SP (la urbo de la menciita junulino). Felipe sekvis la paŝojn de Daniel en Florianópolis ĝis la fino de sia universitata kurso, aginte precipe en UFSC, kie havis centoj da gelernantoj. Sr-o Antônio Felix en 2008 iĝis esperantigisto pli kaj pli malfiksa, instruante la lingvon en pluraj kvartaloj kaj distriktoj de la urbo, verŝajne iĝante la pioniro de la e-instruado en la norda parto de la insulo.

  • florianopolis_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2008/10/19 01:18
  • de 127.0.0.1