fortaleza_eo

Fortaleza

Verkita de la Prof-ro Paulo Amorim Cardoso kaj José Francelino de Oliveira

Ne eblas difini ekzakte kiu estis la unua esperantisto en Ŝtato Ceará. Oni rakontas, ke Manoel Cândido de Sena, kiu loĝis en la vilaĝo São José, ĉe la bordo de la rivero “Acaraú”, en la komenco de la pasinta jarcento jam paroladis Esperanton.

Joel Linhares, en 1908, vidis, en Canindé, monakon Silvério, kiu legadis atente malgrandan Esperanto-libron.

Malfacile difini la unuan esperantiston en Ceará, sed skribi pri la komenco de la movado estas facile.

Moacir Caminha povas ricevi la honoron esti la komencanto de la movado en Fortaleza. Li naskiĝis en Icó, iĝis grava lernanto de Esperanto, ĉar li ricevis influon de francaj esperantistoj per multaj publikigaĵoj, li notadis ĉion, kion li legadis, kaj fine li fondis kurson de Esperanto en la 3-a de Novembro 1911, en “Escola Moderna do Ceará”, kies direktoro li estis. Tiu kurso nomiĝis “Tero kaj Libereco”, ĝi funkciis ĉe la strato Senador Pompeu, 241.

En la 1-a de Decembro de la sama jaro, Moacir Caminha fondis novan kurson de Esperanto, kiu funkciis ĉe la strato Barão do Rio Branco, 232, kun la sekvantaj lernantinoj: Ceci Abreu, Maria de Lourdes Abreu, Maria do Carmo Abreu, Maria Luiza Abreu, Maria Antonieta de Abreu, Frutuosa Araújo, Maria Anésia Ferreira, Maria José Ferreira, Engrácia Ferreira, Rosa Ferreira, Ofélia Abreu Gomes kaj Lélia Lustosa Vasconcelos. La gazeto “O Jornal do Ceará”, de Valdomiro Cavalcante, anoncis la okazaĵon en la 6-a de Decembro.

Moacir Caminha aktive partoprenas en “Esperanto-Klubo Cearense” kaj en ĝia reorganizado la 3-an de Aŭgusto 1917, tie li, kune kun Eurico Pinto, Josias de Moura, Joaquim Bessa Pereira, Manoel Mendes Queiroz, Francisco Assis do Rego Falcão, Francisco Paula Medeiros kaj Raimundo Guedes da Mota, protektantaj nomoj kiujn la loka esperantistaro respektegas.

Moacir Caminha estis konata kiel la Hipokrato de esperantismo en la provinco. La pruvo de la konsidero, kiun oni aljuĝis al li fontas el tio, ke li estis elektita ano de la “Nova Samideanaro” la 30-an de Aprilo 1919. Li ne distingadis partiojn religiajn, politikajn kaj filozofajn. Li ne estis katolikisto sed estis li, kiu proponis la metropolan ĉefepiskopan moŝton, Manoel da Silva Gomes, al aniĝo de “Nova Samideanaro”.

La 29-an de Januaro 1922 li publikigis la revuon “Brazila Vivo”, kiu estis la dua revuo en Esperanto eldonita en Brazilo kaj la unua en la Nordoriento (Francisco Falcão). La 30-an de Julio 1923 li eldonis novan revuon, tute en Esperanto, kies nomo estis “Nova Mondo”. Moacir Caminha translokiĝis al Rio de Janeiro, kie li daŭre laboris por Esperanto.

La semo, lanĉita de Moacir, sukcesis. Alvenis al Fortaleza en 1912, alveninta el Bahia, Demócrito Rocha, grava idealisto kiu alprenis la flagon de Esperanto. En 1913, kune kun Eurico Pinto, fondis la unuan E-klubon en Ceará.

La 3-an de Aŭgusto 1917, por reorganizi Cearaan Esperanto-Klubon kuniĝis Eurico Pinto, Moacir Cunha, Josias de Moura, Joaquim Bessa Pereira, Manoel Mendes de Queiroz, Francisco Assis do Rego Falcão, Francisco Paulo Medeiros, Moacir Caminha kaj Raimundo Guedes da Mota. En Cearaa Esperanto-Klubo, neordinara asocio, estis nur sekretario kaj kasisto, pagi kotizon estis ne devige, la prezidanto estis aklamita de la ĉeestantoj en ĉiu kunveno. La klubo funkciis ĉe la strato Major Facundo, 256, kvankam ĝi funkciigis kelkajn kursojn, ĝi havis efemeran vivon.

Joaquim Bessa Ferreira estis invitata de Eurico Pinto reorganizi Cearaan Esperanto-Klubon, la 14-an de Aprilo 1919; observante la fragilecon de la klubo li decidis fondi novan asocion, kies nomo estus “Ĉiam Antaŭen”, sed la nomo akcepita de la plejmulto estis “Nova Samideanaro”. La 30-an de Aprilo de la sama jaro Moacir Caminha estas akceptita en la klubo. Por fariĝi ano la kandidato surmetadis la manon sur granda verda stelo kaj prononcadis la sekvantan ĵuron: “Ĉesu mi vivi, se mi ne kore laboros por la progreso de Nova Samideanaro, por disvastigo de Esperanto kaj por grandeco de l’ homaro”. Certe estis pro tiu ĵuro, ke Nova Samideanaro kreskis kaj multe vivis. La 6-an de Marto 1921, proponite de Antônio Freire Jucá, estis kreataj kategorioj de honoraj membroj kaj membroj reprezentantoj. Estis elektitaj honoraj membroj: Julio de Matos Ibiapina, Nuno Baena, Couto Fernandes, Francisco de Menezes Pimentel, Cândido Jucá, Justiniano de Serpa, João Tomé de Sabóia e Silva, Hermínio Barroso, Barão de Studart, D. Manoel da Silva Gomes, Ildefonso Albano, Elcias Lopes, Giovanni Leoni, Alba Valdez kaj José Acioli. Kvar Membroj Reprezentantoj estis elektataj: Ana Weyne, en Afonso Pena, nuntempe Acopiára; Cora de Castro, en Giráu, nuntempe Piquet Carneiro; Stela de Castro, en Floriano; kaj Manoel Feitosa, en Crato.

Francisco Falcão direktis la destinon de la asocio dum du jaroj kaj je la proksimo de la lasta mandato li kreadis esperantajn kursojn kiel la kreitan en “Phoenix Caixeral” la 3-an de Aprilo 1922, kurso por klarigo al José Joaquim de Oliveira Paiva kaj Carlos Pinho, direktoroj de la klasorgano de la komercistoj. En la sama jaro funkciis kelkaj kursoj en la loĝejo de Amélia de Castro kaj en tiu de Moacir Caminha ĉe strato General Sampaio, 330; en Crato, pastro Feitosa instruis en “Escola do Comércio”; kaj en Iguatu, Izabel Linhares disvastigadis la internacian lingvon laŭ sia povo.

La beletra vivo kreskadis ĉiam plu. Joel Linhares, vicprezidanto elektita en 1922, skribis soneton “Al Nova Vivo”, eldonita en Brazila Vivo la 22-an de Januaro de la sama jaro. Ĝi estas la unua soneto skribita en Esperanto en Ceará.

Feliĉe, la vortoj de Francisco Falcão, kiam li prezentis la protokolon de sia laboro antaŭ Nova Samideanaro, la 7-an de Majo 1922, estis profetaj, ĉar ĉiam estis paco kaj harmonio en la loka esperanta movado:

Regu paco kaj konkordo Kaj regadu harmonio! For malamo! For malamo! For malfido! For envio!

Nova Samideanaro ankoraŭ en 1930 aniĝadis al Brazila Esperanto-Ligo.

Cariry Esperantista Asocio fondita en Crato je la 24-a de Marto 1921, venkanta iniciato de la pastro Manoel Feitosa, kiu kalkulis je la decida kunlaboro de Antônio Freire Jucá, tiama sekretario de Nova Samideanaro. Aliĝis al la nova asocio: Don Quintino Rodrigues de Oliveira e Silva, tiama episkopo de Crato, kaj diversaj pastroj kaj komercistoj.

Katolika Esperantistina Klubo fondita en 1938, de Demócrito Rocha, asocio kiu malaperis post lia morto. La unua prezidanto de KEK estis Maria Stael Porto, kiu fariĝis monaĥino kaj estis anstataŭita de sia fratino Zeneide Porto. Estis membroj de KEK la virinoj: Guiomar Aquino, Lúcia Rocha Dummar, Neusa Nepomuceno, Angélica Campos kaj aliaj.

“Grupo Esperantista Limoeiro do Norte” kreita je la 1-a de Septembro 1940, de D-ro Deoclécio Lima Verde. Kvankam malalta staturo, Deoclécio estis, idealisme, vera Herkulo.

Verda Stelo Esperanta Grupo kreita de la armea leŭtenanto João Gurgel de Moura, en Baturité, la oficiala inaŭguro estis je la 7-a horo vespere de la 15-a de Decembro 1940, ĉe la Placo de la Ĉefpreĝejo, 68. Ĝi estis unu el la plej belaj festoj omaĝe al la kreinto de la Internacia Lingvo. Apartenis al la estraro:

Prezidanto, João Gurgel de Moura; Vicprezidanto, José Francelino de Oliveira; kaj Kasisto, Luiz Erick de Menezes.

Multaj aliaj partoprenis tiun grupon: Audísio Lopes de Sousa, Osvaldo Pires de Holanda, Álcimo Cavalcante de Aguiar kaj aliaj.

La 15-an de Marto 1945 estis fondata en Fortaleza, Cearaa Esperanta Asocio, kies sidejo estis en la strato Major Facundo, 490. La inaŭgura kunsido estis solena kaj ĉiuj alvokis la memoron de Demócrito Rocha, longe reverenciata en tiu tago. La unua prezidanto de Cearaa Esperanta Asocio estis samideano Fernando Bezerra Fernandes. Baldaŭ la asocio aliĝis al BEL. Kvankam kreita kun granda entuziasmo ĝia vivo estis efemera, eĉ tiele estis realigataj pluraj esperantaj kursoj en tiu tempo.

En 1949 alvenis al Fortaleza José Lins de Albuquerque, el Belo Horizonte. Fervora esperantisto, zorgis pri la fondado de E-Klubo, kiu funkciis ĉe la strato General Sampaio, 1.227, loĝejo de Antônio Eugênio Cavalcante, kaj tie li komencis plurajn kursojn. La nombro de anoj pligrandiĝis rapide. Estis interparolado, distroj, piknikoj kaj ekskursoj. José Lins de Albuquerque kaj José Eduardo Ribeiro, la plej entuziasmaj, komencis je la 26-a de Marto 1950, programon de disvastigo de Esperanto pere de radiostacio PRE-9, ĉiu dimanĉo de la dua ĝis la dua kaj kvarono posttagmeze. Unu el la dissendadoj estis aŭdita de Secundino Ferreira Passos, kiu komencis lerni Esperanton estanta jam 65-jaraĝa. Secundino, antaŭvidante en Esperanto manieron kunigi la homaron, fondis en 1946 “Ŝparejo por disvastigo de Esperanto” ĉe Spiritisma Brazila Federacio, al kiu li donacis kvindek mil kruzejrojn. Tuj poste, Secundino skribis al José Lins de Albuquerque, kiu invitis lin viziti la kurson. Estis lanĉita la semo por fondi “Cearaa Esperanto-Klubo” kun sidejo en la strato Floriano Peixoto. Secundino estis la financa subtenilo de la klubo. Cearaa Esperanto-Klubo havis tri kategoriojn da membroj:

  1. Honormerita, tiuj kiuj donacis je unufojo mil kruzejrojn;
  2. Efektiva, tiuj kiuj pagis monate dek kruzejrojn; kaj
  3. Kontribuanta, tiuj kiuj pagis monate du kruzejrojn.

Estis honormeritaj membroj: Secundino Ferreira Passos, Agostinho Soares, Valdemar Larim kaj Guiomar de Aquino.

En malpli ol unu jaro Cearaa Esperanto-Klubo havis preskaŭ centon da anoj efektivaj kaj pli ol cento da kontribuantoj.

La 14-an de Aprilo 1954, profitante la daton por omaĝi la memoron de Zamenhof, Paulo Amorim Cardoso, unu el la plej dinamikaj membroj de Cearaa Esperanto-Klubo, fondis esperantan kurson per korespondado, kiu ricevis la nomon de la kreinto de Esperanto. La diplomoj estis disdonitaj de Brazila Esperanto-Ligo. Poste, en Januaro 1955, Paulo Amorim Cardoso akiras “Instituto Tiradentes” kaj tie li instalas “Escola Zamenhof”. Pro la foriro de Secundino kaj José Lins de Albuquerque, Cearaa Esperanto-Klubo perdas fortojn, instaliĝas en Gimnazio “Rui Barbosa” kaj fine en “Instituto Tiradentes”, en Februaro 1955. Tiam Cearaa Esperanto-Klubo intermiksiĝis kun Paulo Amorim Cardoso, kiu en Majo 1955 inaŭguris “Salono Zamenhof” en sia edukejo. En la 15-a de Decembro 1955 li eldonis “Unua Libro de Esperanto” adaptita al la unua klaso de la unuagrada kurso. Nelacigebla virino en Cearaa Esperanto-Klubo estis Guiomar de Aquino, kiu subtenis E-kurson en vespera ĵurnalo “Correio do Ceará”, de la 11-a de Majo 1955 ĝis la 28-a de Aŭgusto 1956. Cearaa Esperanto-Klubo nutriĝadis de la venkoj de ĝiaj plej aktivaj membroj, kiam la realigo de la 6-a Nordorienta Kunveno de Esperanto kunportis al ĝi spiritan nutriĝon por postvivi.

Esperanto-Klubo Demócrito Rocha. La 15-an de Decembro 1955 oni fondis en Messejana, ĉe Gimnazio Getúlio Vargas, la klubon, kies direktoro, Ernesto Mattos Gurgel do Amaral, amiko de Esperanto, inaŭguris salonon kun grandaj literoj surskribitaj: “SALONO DEMÓCRITO ROCHA – Esperanto, Lingvo de la Homaro”.

Esperanto-Klubo Demócrito Rocha estis finance subtenita de Lúcia Dummar, kaj la lecionoj estis gvidataj de José Dutra Mendes, kiu estis unu el la plej gravaj entuziasmuloj de Esperanto en Ceará. La lecionoj komenciĝis je la 15-a de Februaro 1956.

Beletristika Movado. La baza okupo estis la disvastigado de Esperanto, sed Joaquim Bessa Pereira avertis kontraŭ tia orientado, ĉar oni devus komenci uzi la Internacian Lingvon. Nova Samideanaro jam estis literatura asocio. Francisco Falcão eldonis “Leteroj el Brazilo”, unua proza verko skribita originale en Esperanto. Demócrito Rocha faris la unuan prelegon en la zamenhofa lingvo. Joel Linhares eldonis “Al Nova Vivo”, unua soneto originale verkita en Esperanto. Paulo Medeiros kutime tradukis Esperanten ĉiun spritan anekdoton, kiun li trovadis, kaj ĉiam havis unu el ili por rakonti en la kunvenoj de Nova Samideanaro, kies protokoloj estis ĉiam skribitaj en Esperanto kiel tiuj de Cearaa Esperanto-Klubo. Francisco Falcão, Antônio Freire Jucá kaj Joaquim Bessa Pereira ofte prezentis originalajn verkojn en Esperanto aŭ tradukojn de naciaj kaj fremdaj aŭtoroj. La unua ĵurnalo estis Brazila Vivo, kies inaŭgura numero aperis en la 29-a de Januaro 1922. Duonmonata periodaĵo eldonita de Moacir Caminha, ĝia posedanto, kaj ĝi estis belaspekta, tute korekte skribita en Esperanto, ĝi havis bonegan redaktoraron konsistigita el Moacir Caminha, Freire Jucá kaj José Linhares. Brazila Vivo estis la unua gazeto en Esperanto eldonita en la Nordoriento kaj la dua en Brazilo.

Nova Mondo ekaperis je la 30-a de Julio 1923. La redaktoroj estis la samaj de Brazila Vivo, kalkulante je Eurico Pinto kaj Demócrito Rocha. Joel Linhares estas la unua, kiu skribis versojn en Esperanto. En Brazila Vivo, de la 22-a de Februaro 1922, li eldonis la soneton, sub la kaŝnomo”Mildanimulo”.

Joel Linhares dediĉis sin ankaŭ al tradukadoj. Mendes de Alencar skribis, latine, soneton kun la nomo “Vidula”, tradukita de Silvio Romero kun la titolo “A Viola”, Joel tradukis Esperanten kun la nomo “La Violo”.

Ankaŭ Demócrito Rocha, Julio Maciel kaj José Lins de Albuquerque, verkis belajn poeziojn.

6-a Nordorienta Kunveno de Esperanto. Guiomar de Aquino, Paulo Amorim Cardoso kaj José Dutra Mendes subtenis la esperantan movadon en Fortaleza. Guiomar instruadis pere de la gazetaro, José Dutra Mendes instruadis en Esperanto-Klubo Demócrito Rocha, kaj Paulo Amorim Cardoso instruadis en Instituto Tiradentes, Cearaa Asocio de Ĵurnalistoj kaj en aliaj lokoj. Arlindo Castor de Lima petis helpon al Paulo Amorim Cardoso, ĉar oni deziris organizi la 6-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto en Fortaleza, sed Paulo Amorim neis la eblecon de Fortaleza organizi la eventon kaj pri tio plendis Arlindo pere de artikolo en “O Poti”, de la 4-a de Decembro 1955. Deoclécio Lima Verde iniciatis kaj invitis Álcimo Cavalcante de Aguiar pritrakti la aferon kun Paulo Amorim, kiu akceptis helpi kaj labori se iu prenus sur sin la respondecon. Álcimo prenis sur sin la prezidantecon de la Organiza Komisiono.

Honora Komisiono: Paulo Sarasate Ferreira Lopes, Ŝtatestro, Prezidanto; Lia Moŝto Antônio de Almeida Lustosa, Metropola Ĉefepiskopo; Acrísio Moreira da Rocha, Urbestro de Fortalezo; Alberto Ribeiro Salaberry, Generalo Komandanto de la 10-a Regiono; Humberto Fontenele da Silveira, Profesoro de la Jura Fakultato; Odilon Aguiar Filho, Sekretario de Internlando kaj Justico; Aureliano Matos, Episkopo de Limoeiro do Norte; Alfredo Brasil Montenegro, Sekretario de la Financaj Aferoj; José Nascimento, Sekretario pri Administrado; Mariano Martins, Sekretario pri Eduko kaj Sano; Edílson Távora, Sekretario pri Agrikulturo; Murilo Borges, Sekretario de Polico kaj Publika Sekureco; Faustino de Albuquerque, Supera Juĝisto; Manuelito Eduardo Campos, Direktoro de “Diários e Rádios Associados”.

Organiza Komisiono: Álcimo Cavalcante de Aguiar, Prezidanto; João de Deus Cavalcante, 1-a Vicprezidanto; José Dutra Mendes, 2-a Vicprezidanto; Julio Maciel, 3-a Vicprezidanto; Paulo Amorim Cardoso, Ĝenerala Sekretario; Gilson Nascimento, 1-a Sekretario Eurico Pinto, 2-a Sekretario; Guiomar de Aquino, Kasisto.

Konsilantoj: Fausto Albuquerque, Celso Reis, José Arlindo Gondim, Antônio Borges, Honor Torres, José Lins de Albuquerque, Maria Sales Albuquerque, José Anastácio Filho, Antônio Filgueiras Lima, Fernando Leite, Ari de Sá Cavalcante, Antônio de Andrade Furtado kaj Miranda Leão.

La Organiza Komitato kontaktis la nordorientajn esperantistojn tra iliaj asocioj kaj la rezulto estis granda nombro da aliĝoj, kiu estis preskaŭ cent. Guiomar de Aquino sukcesis de la Ŝtato helpon de dudek mil kruzejroj. Estis garantiita la sukceso de la Kunveno.

En la inaŭguro, krom la Ŝtatestro, altabliĝis Paulo Amorim Cardoso, reprezentanto de BEL-prezidanto, Carlos Domingues; Julio Maciel, reprezentanto de “Academia Cearense de Letras”; Padre Antônio Borges, reprezentanto de “Escola Apostólica Baturité”; Francisco Barros Leal, reprezentanto de “Faculdade Católica de Filosofia do Recife”; Artur Veloso, prezidanto de Delegitaro de Pernambuco; Arlindo Castor de Lima, reprezentanto de “Rio Grande do Norte”; Deoclécio Lima Verde, reprezentanto de “E-grupo de Limoeiro do Norte”; José Francelino de Oliveira, reprezentanto de “Verda Stelo E-Grupo”.

Paulo Gondim ludis pianon. Parolis ĉe la inaŭgura kunsido: Fausto Albuquerque, Padre Barros Leal kaj Gilson Nascimento. Fermante la kunvenon, Paulo Sarasate emfazis la fratecon, kiu ĉeestas la E-movadon, fakto kiu faris Demócrito Rocha esti unu el la plej fervoraj esperantistoj de Ceará.

La sesan tagon, matene la kunvenantoj vizitis la tombejon “São João Batista”, kie oni surmetis florajn kronojn sur la tombojn de Demócrito Rocha kaj Neuza Nepomuceno. Poste, ili estis ricevitaj de la Ŝtatestro. Posttagmeze vizito al la Urbestro kaj nokte laborkunveno. Post varia programo oni kantis la himnon La Espero kaj alvenis la fino la 6-a Kunveno.

87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza. La historio de E-movado en Ceará estus malkompleta se oni silentus pri la 87-a UK okazinta en Fortaleza, de la 3-a ĝis la 10-a de Aŭgusto 2002.

Per la alveno de Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, en la jaro 1999, kune kun la tiama prezidanto de BEL, Osvaldo Pires de Holanda, kaj la paro Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon, kaj antaŭ la kondiĉoj prezentitaj de la urbo, Tasso Jereissati, Ŝtatestro de Ceará, disponigis la Sekretariinon pri Turismo de la Ŝtato, D-ino Anya Ribeiro.

Kvankam alia urbo, eŭropa, kandidatiĝis al realigo de la kongreso, pro la bona impreso elmontrita de la direktoro de UEA la cearaanoj konvinkiĝis pri la sukceso realigi la revatan kongreson kaj tuj komencis labori sub la entuziasma komando de D-ro Wandemberg Ribeiro Morais, kiu organizis la jenan provizoran komitaton:

Prezidanto, D-ro Wandemberg Ribeiro Morais; Vicprezidanto, Prof-o Paulo Amorim Cardoso; Sekretario, Inĝ-o Michelson Sávio Herbster Moura; Kasisto, Francisco de Assis Caetano; Protokolisto, Antônio José da Silva; Ekskursoj, Maria Emília Buarque de Lima; Junularaj Aferoj, José Marcos de Castro Martins kaj Iraneide de Oliveira Lopes; Artaj Aranĝoj, Tarcisio Meireles de Lima kaj Karla Meireles Cardoso; Infana Kongreseto, Olívia Carvalho de Melo kaj Elisângela Alves da Silva; Eksterlanda Informado, Adelson Alves Sobrinho, Raimundo Ferreira de Araújo, Rômulo da Costa Nântua kaj Francisco Barbosa Filho; Sciencaj Programoj, Dr-o César Barros Leal; Loĝado, Cláudio Lacerda Moura Brasil.

  • fortaleza_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:25
  • de 127.0.0.1