garanhuns_eo

Garanhuns

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La 2-a Esperanto Renkontiĝo de la Nordorienta Regiono okazis en la urbo Garanhuns – PE, kaj kalkulis je la ĉeesto de pluraj personoj, inter kiuj ni reliefigas la lokan urbestron, S-ro Ivo Amaral Tino, kaj ankaŭ la gravegajn esperantistojn: Prof-ro Sylla Chaves, Majoro Gilberto A. Silva Velho, Prof. Jannes Marcus Mabessoone kaj Prof-ino Elma Nascimento, el Rio de Janeiro.

La solena malfermo okazis la 4-an de Julio 1980, kaj estis farita de la reprezentanto de Garanhuns Esperanto-Klubo, S-ro João Marques, kiu elstarigis la gravecon de la evento kaj dankis la ĉeeston de ĉiuj partoprenantoj. Sinsekve estis malfermitaj la aktivecoj de la renkontiĝo kun granda nombro da ideoj prezentitaj, krom gravaj decidoj aprobitaj.

Antaŭ la fermo de la laboroj la ensemblo de Potigvara Esperanto-Asocio prezentiĝis kun granda sukceso.

La ferma kunsido estis farita de la urbestro, Ivo Amaral Tino, kiu incitis la partoprenantojn helpi la E-klubojn ekzistantajn en la tuta nacia teritorio, ĉar nur tiamaniere nia movado baldaŭ fariĝos forta kaj konata de ĉiuj brazilanoj.

La 1-an de Julio 1979, en la sidejo de la Beletra Akademio de Garanhuns, okazis la enpostenigo de la estraro de Garanhuns Esperanto-Klubo, kies estraranoj estis la jenaj: Prezidanto, S-ino Janilde Bezerra de Oliveira; Sekretario, S-ino Maria do Socorro Monteiro; Kasisto, S-ino Neusa Soares Bezerra de Melo; Disvastigo kaj Propagando, S-roj Humberto Alves de Morais kaj José Rodrigues.

Prof. Jannes Marcus Mabessoone reprezentis Pernambuka Esperanto-Asocio dum la evento.


Veja esta página em português

  • garanhuns_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:29
  • de zehanonimo