george_otto_vaske_eo

George Otto Vaske

“Naskiĝinta en 1923. Edzo, kun edzino kaj tri filoj. Post duagrada lernado mi fariĝis elektroteknikisto, servis en la Armeo kaj ellernis radiotelegrafion. En 1946 komenciĝis mia flugista vivo, en 1951 mi fariĝis aviadisto, stiris la modelojn ekde “F-13” ĝis la jeto Karavele. Emeritiĝis en 1968. Esperanton mi lernis ĉe Fondaĵo Getulio Vargas, tie stimulis min nia kara Amarilio. Kune kun nia karmemora Carlos Dionísio oni starigis la eventon “Verda Kafo” en Porto Alegre, ĝi okazas ĉiumonate (lasta sabato), arigas esperantistojn por neformala babilado dum oni umas kaftason, teon, bieron aŭ vinon”.


Veja esta página em português.

  • george_otto_vaske_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/05 00:50
  • de 127.0.0.1