governador_valadares_eo

Governador Valadares

Verkis en la portugala D-ro Caio César Ferreira Matos kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Laŭ informo de D-ro Caio César Ferreira Matos, la pioniro de E-Movado en ĉi tiu urbo estis Jairo Pereira Resende, kiu venis el la urbo Caratinga kaj starigis negocon kiel fakulo pri juveloj, horloĝoj kaj orovendado. En Caratinga li lernis Esperanton ĉe José Silvano Portes. Ĉar li partoprenis plurajn E-Renkontiĝojn, en diversaj urboj, kies etoso regas ĉiam fratan amikecon, li fariĝis entuziasma amanto de la Internacia Lingvo.

Alveninte al Governador Valadares, Jairo Pereira Resende tuj klopodis arigi adeptojn por la fondiĝo de E-Grupo kaj la plej bona maniero, kiun li trovis por voki la atenton de la personoj estis meti la nomon de sia komerca entrepreno kiel “Relojoaria Esperanto” (Horloĝvendejo Esperanto).

En 1959, kune kun kelkaj samideanoj, li sukcesis la fondiĝon de VEK – Valadares Esperanto-Klubo, kies unua estraro estis: Prezidanto: Sebastião dos Reis Marcelino; Vicprezidanto: Élio José Soares; 1-a Sekretario: Esaú Hosana Vieira; 2-a Sekretario: Cláudio Coelho da Rocha; 1-a Kasisto: José Marciano França Neto; 2-a Kasisto: Adilson Soares. Supera Konsilantaro: Wady Barreto, Jairo Pereira Resende, Luís Damaceno Reis, Esaú Hosana Vieira kaj Márcio Sérgio Cassiano de Freitas.

La sidejo de la societo estis en “Horloĝejo Esperanto”, Avenuo Minas Gerais, 422, kie ĝi funkciis ĝis 1998.

La registro de la statuto, kiu donis juran personecon al la E-Grupo, troviĝas en la 1-a Notariejo de Obligacioj kaj Dokumentoj kaj Civila Registro de la Juraj Personoj, libro A – 01 N-ro 641 paĝo 305-a, en la unua de Aŭgusto 1986.

Bedaŭrinde, depost la emeritiĝo de Jairo Pereira Resende, en 1998, Valadares Esperanto-Klubo malaperis.

Okaze de la centjariĝo de Esperanto, en Varsovio-1987, Jairo Pereira Resende partoprenis la kongreson kaj, laŭ lia deklaro, ĝuis agrablan kaj neforgeseblan etoson.


Veja este artigo em português.

  • governador_valadares_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:45
  • de 127.0.0.1