ilza_dos_prazeres_goncalves_eo

Ilza dos Prazeres Gonçalves

Mi naskiĝis en la ĉefurbo San-Paŭlo; profesie: bankoficistino. En 1987 mi translokiĝis al Atibaia. En 1990 legante la spiritisman revuon La Semisto, mi trovis informojn pri libroj en Esperanto. Sinsekve, mi mendis kaj ricevis, per poŝto, libron kaj vortaron. Mi tuj ekkomencis studi la lingvon kaj post nur kvar naskiĝantaj matenoj mi konvinkiĝis esti kapabla instrui la lingvon. Tiel mi kontaktis la estraron de la Asocio de Spiritismaj Studoj “Vero kajLumo” skribpetante spacon por starigi la unuan bazan kurson de Esperanto en la urbo, kiu okazis la 7-an de Aŭgusto 1990, kun la partopreno de 14 lernantoj.


Veja este artigo em português.

  • ilza_dos_prazeres_goncalves_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 18:02
  • de 127.0.0.1