ipatinga_eo

Ipatinga

Verkis en la portugala Inĝ-ro Edvaldo Silva Machado kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda

Kvankam antaŭe al la fondiĝo de Ipatinga Esperanto Frateca Grupo – IEFG, okazis kelkaj neformalaj kunsidoj ĉe la sidejo de la spiritisma grupo “Survoje al la Lumo”, tamen kiel okazas normale en aliaj societoj oni konsideras pioniroj nur la personoj, kiuj efektive partoprenis, oficiale, en la fondiĝo de la grupo. Tiamaniere ĉiuj, kiuj la 31-an de Julio 1983 partoprenis la kunsidon por la fondiĝo de la grupo, fariĝis pioniroj de la Movado en la urbo. Iliaj nomoj, subskribitaj en la unua protokolo de la societo, estas la jenaj: Roberto de Faria Costa, Jurandir Faustino da Silva, Paulo Novaes, Márcia Novaes Lacerda, Andréa Mello, Berenice de Fátima Vieira, Wantuil Novaes Filho, Geraldo Samary, Waldemar H. de Paula, João Luís Barreto, Carlos Wagner de Oliveira, Ronaldo Lopes Kaizer, Carlos Roberto de Assis kaj Maria Conceição Moreira; krom tiuj evidente la anoj de la unua estraro elektita en la sama dato, kiuj estas la jenaj: Prezidanto: Edvaldo Silva Machado; Vicprezidanto: Nedilton da Costa Ferreira; 1-a Sekretario: Célio Andrade; 2-a Sekretario: Wantuil Novaes Filho; 1-a Kasisto: Newton Dode; 2-a Kasisto: Andréa Mello; 1-a Bibliotekistino: Berenice de Fátima Vieira; 2-a Bibliotekistino: Miriam Célia A. Barreto.

Ipatinga Esperanto Frateca Grupo daŭre aktivas ĝis nun (jaro 2000) kaj sufiĉas rigardi la fotojn, kiuj akompanas tiun ĉi informojn por konstati, ke la grupo efektive funkcias. Ĝi estas societo de jura personeco, registrita en la “Notariejo de Obligacioj kaj Dokumentoj de la Civilaj kaj Juraj Personoj”, Registro n-ro 4.035, Libro A6 – 03, de Majo 1996. Agnoskita de Publika Utileco, laŭ Leĝo n-ro 1.637, de la 6-a de Novembro 1998. La sidejo staras ĉe Strato Mariana, 155, ĉambro 201 – Centro – Ipatinga – MG.

Oni ne povas fini tiun ĉi tekston sen elstarigi la meritan laboron de S-ro Sebastião Rosa Machado, unu el la plej distingindaj lokaj pioniroj kun altvalora aktiveco favore al Esperanto, ne nur en Ipatinga sed ankaŭ per la partopreno en ŝtataj kaj brazilaj E-eventoj. Krom tio, dum la oficperiodo 2001 – 2002 estis ankaŭ li, kiu prezidis la estraron de Ipatinga Esperanto Frateca Grupo.


Veja este artigo em português.

  • ipatinga_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:46
  • de zehanonimo