itaperuna_eo

Itaperuna

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La gazeto “Brasil Novo” (Nova Brazilo), de Itaperuna, publikigis artikolojn kaj anoncis E-kurson en la jaro 1934, multaj personoj interesiĝis. Nur post dudek jaroj, en 1954, Francisco de Assis Torres kaj Olívio Correia Pinto, el Rio de Janeiro, ricevis proponon de Amour César de Lacerda starigi E-kurson en Itaperuna. La kurso sukcesis kaj de tio ekaperis vera movado kaj sekve fondo de E-klubo kun helpo de Niterói Esperanto-Klubo, kies karavano alvenis al Itaperuna la 5-an de Junio 1954, kune kun Francisco de Assis Torres ĝi konsistis el la jenaj personoj: Mário Ritter Nunes, Octávio Vianna Peixoto, Carlos Castanheira, Ivan Ferreira de Morais kaj lia edzino Maria da Glória Velasco de Morais. Okazis kunfratiĝa tagmanĝo ĉe “Hotel Avenida”; praktika demonstracio de Octávio Peixoto en “Komerca Asocio de Itaperuna”; parolado de Mário Ritter ĉe “Lernejo Bittencourt” kun la salono tute plena. Estis neforgesebla festo pro la entuziasmo kaj altnivela spirita sento, krome parolis Amour de Lacerda, Antônio Walas Vodopires, Geny Herdy Boechat, Sebastião Rodrigues de Almeida kaj Antônio Buarque Nazareth, prezidanto de “Grêmio Literário Alberto Torres”, sub kies aŭspicio efektiviĝis la solenaĵo. La festo finiĝis per muzikoj luditaj de F-inoj Ana Maria Cerqueira kaj Maria Helena Stefan; kaj poeziaĵoj deklamitaj de la geknaboj José Geraldo Bastos Lacerda kaj Maria de Lourdes Buarque de Nazareth. La karavano vizitis la urbestron, kiu reprezentiĝis pere de la sekretario José Aley Távora Gonzaga, al kiu donacis diversajn esperantajn librojn por la Komunuma Biblioteko. E-kurso estis organizata kaj gvidata de Sebastião Rodrigues de Almeida; “ItaperunaEsperanto-Klubo” estis solene fondita. Ĝia unua estraro estis:

Honora Prezidanto: Abeylard Pereira Gomes; Prezidanto: Sebastião Rodrigues de Almeida; Vicprezidanto: Amour César Lacerda; Kasisto: Ruy de Oliveira Sarandy; 1-a Sekretario: Aurelino José Bernardino; 2-a Sekretario: Antônio Walas Vodopires; Direktoro pri Propagando: Geny Herdy Boechat; Oficiala Parolanto: Emanuel Pereira das Neves; Speciale invititaj por la okazaĵo: F-inoj Olympia de Freitas kaj Maria Elizabeth Éboli.


Veja este artigo em português.

  • itaperuna_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:54
  • de 127.0.0.1