joao_de_moura_fe_eo

João de Moura Fé

Dum tridek jaroj mi estis instruisto pri portugala lingvo en lernejoj de la komunumo kaj de la Ŝtato. Mi interesiĝis pri Esperanto en 1989 kaj tuj, en la sama jaro, aniĝis al UEA, BEL, Societo Lorenz kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj. En 1998 al SAT.

Mia lernado estis plena je amo al la zamenhofa idealo, tamen plena je malfacilecoj: instruiston, kunulon, metodon kaj horon, mi ne havis.

En 1993 mi fariĝis delegito kaj fakdelegito de UEA pri Spiritismo. En 1997 estis fondata, en Teresina, “Esperanto-Grupo Sur la Vojo al la Lumo”; en 1998, “Piaŭia Esperanto-Asocio”. Mi estas kunfondinto kaj la unua prezidanto de ambaŭ E-societoj.


Veja este artigo em português.

  • joao_de_moura_fe_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/04 22:50
  • de 127.0.0.1