joao_otavio_veiga_rodrigues_eo

João Otávio Veiga Rodrigues

João Otávio Veiga Rodrigues, UEA-delegito, naskiĝis la 3-an de Decembro 1963 en “Santos – SP”. En 1985 li lernis Esperanton ĉe David Bianchini kaj João Aguilera en “Campinas – SP”, kie kune kun ili kaj aliaj fondis “Kultura Centro de Esperanto”. Vizitis perfektigan kurson ĉe la karmemora Walter Francini, en 1987. Instruis Esperanton en Campinas, 1986; Indaiatuba, 1986/87; Lavras, 1988/89; Itapira, 1991/92; kaj Varginha, 1995/99. Partoprenis en la naciaj kongresoj de São Paulo, 1993; Juiz de Fora, 1995; Salvador, 1998; kaj Campo Grande, 1999.


Veja este artigo em português.

  • joao_otavio_veiga_rodrigues_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/05 03:08
  • de 127.0.0.1