joao_pessoa_eo

João Pessoa

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La 2-a Nordorienta Konvencio de Esperanto okazis en la urbo João Pessoa, de la 13-a ĝis la 15-a de Julio 1951. La celo de la konvencio estis celebri la 64-an Datrevenon de Esperanto kaj preparado de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto en Recife.

La 13-an de Julio okazis la prepara kunveno kaj la 14-an oni realigis vesperan promenadon tra la urbo. Nokte, solena kunsido en la teatro ‘’Santa Rosa’’, sub la prezido de D-ro Luís Rodrigues de Souza, sekretario pri Edukado, kiel reprezentanto de la ŝtatestro D-ro José Américo de Almeida.

La 15-an okazis du laboraj kunsidoj, tagmanĝo ĉe la marbordo ‘’Tambaú’’, kiun oferdonis la urbestro, S-ro Osvaldo Pessoa. Je la tria posttagmeze la Ŝtatestro akceptis la konvencianojn en la Registara Palaco.

Krom granda nombro da personoj, partoprenis oficiale en la konvencio S-roj Alfredo de Azevedo, el Recife; Prof. Manuel Nery, el João Pessoa; kaj Arlindo Castor de Lima, el Natal.

En 1991 okazis en tiu urbo la 1-a Seminario por Esperantistaj Aktivuloj, la 21-an kaj 22-an de Aprilo, realigita en la kadro de la 3-a Laborkunsido de Reprezentantoj de E-Asocioj de Nordoriento de Brazilo, organizita de Potigvara Esperanto-Asocio, el Natal.

Laŭ informo aperinta en “Esperanto Notícias”, de la monatoj Aprilo-Junio, la estraro de Paraíba Esperanto-Asocio estis: Prezidanto, Roberto da Silva Ribeiro; Sekretario, Maria Hilarina Aires Nunes; kaj Kasisto, Jason Gonçalves de Lima..

Dezirante pli bone disvastigi Esperanton, Paraíba Esperanto-Asocio, laŭ interkonsento kun Brazila Esperanto-Ligo, decidis starigi bazan kurson per korespondado, komenciĝante per prelego ĉe la sidejo de “Associação dos Inativos e Pensionistas da Universidade Federal da Paraíba” (Asocio de la Emerituloj kaj Pensiuloj de la Federacia Universitato de Paraíba), okazinta la 7-an de Aŭgusto 1998.

La 26-an de Marto 1999 estis enpostenigita nova estraro de Paraíba Esperanto-Asocio, kies membroj estis la jenaj: Prezidanto, S-ino Hilarina Aires Nunes; Vicprezidanto, S-ro Carlos Belém; Sekretariino, Terezinha Oliveira; Kasisto, Jason Gonçalves de Lima. La solena kunsido okazis en la biblioteko “Virginia Gama Melo”, de la Kultura Fonduso Spaco “José Lins do Rêgo”. La oficiala organo de Paraíba Esperanto-Asocio titoliĝas “Caravana Paraibana”.

Maria Hilarina Aires Nunes eldonas, ĉiuj du monatoj, bultenon de la Brazilaj Nordorientaj Asocioj, kunlabore de esperantistoj el Salvador, Muritiba, Aracaju, Maceió, Natal, Fortaleza kaj Campina Grande.


Veja este artigo em português.

  • joao_pessoa_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:29
  • de zehanonimo