jundiai_eo

Jundiaí

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La plej antikva informo, kiun ni havas pri la Esperanto-Movado en tiu urbo estas tiu aperinta en “Jornal de Jundiaí” de la 8-a de Decembro 1979 kaj temis pri livero de atestoj al tridek novaj esperantistoj.

La patrono de la grupo estis Prof-o Lannoy Dorin, de la Filozofia Fakultato de Itu. La kursgvidanto estis Roberto Gomes de Freitas kaj la solenaĵo okazis ĉe “Centro Jundiaiense de Cultura”.

La tiama prezidanto de Jundiaí Esperanto-Grupo estis Ilton Arnaldo de Abreu Arruda.

La E-kurso estis aŭspiciita de Kultura Komunuma Konsilantaro de Jundiaí.

Tre ĝoje oni konstatas, ke veraj esperantistoj ne malkuraĝiĝas antaŭ la indiferenteco de la plimulto. Tiel, dek ses jaroj post la supra informo aperis en “Esperanto Notícias”, pere de Majoro Gilberto A. Silva Velho, jena raporto: Roberto Gomes de Freitas daŭrigas sian noblan taskon pri la disvastigo de Esperanto en Jundiaí, kie la 22-an de Setembro 1995 li liveras atestojn al dek kvin kursfinintoj, ĉe la komunuma biblioteko “Ruy Barbosa” en Jundiaí.


Veja este artigo em português.

  • jundiai_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:11
  • de 127.0.0.1