londrina_eo

Londrina

Kunlaboris José Pauluk

Fontoj de informoj: Protokoloj de la E-Klubo kaj ĵurnalo “Folha de Londrina” - tradukita portugale de S-ro Osvaldo Pires de Holanda.

“… Kiam mi sciis, ke mi devus translokiĝi al “Londrina”, por tie labori, mi skribis al BEL demandante ĉu estas esperantisto en la urbo; BEL informis min pri samideano Flávio Gouvêa. Fakte mi renkontis lin kiam mi alvenis en “Londrina” en Marto 1955. Li estis tre komunikiĝema, entuziasma kaj sindona esperantisto. Tiam li instruadis Esperanton al kelkaj homoj en privata loĝejo. Li faris paroladon pri Esperanto en “Lions Club” kies ano li estis. Laŭ mi scias, li estis la unua esperantisto en “Londrina”, urbo, kiu en tiu tempo, estis nur dudekdujara.”

Flávio Gouvêa flue parolis Esperanton, kiun, laŭ li rakontis, li lernis ĝin ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kune kun Laszlo Zinner kaj Darcy Pedroso Machado Gaya, pri kiuj li ĉiam bone parolis. Laŭ enskribilo en esperanta klubo li naskiĝis en la 17-a de Septembro 1909, loĝis ĉi tie ĝis 1970 kiam li revenis al San-Paŭlo, poste translokiĝis al la urbo “Presidente Prudente”, Ŝtato San-Paŭlo, kie, laŭ mi sciis, havis librejon kaj en tiu urbo li mortis.

En 1950/60 translokiĝis en “Londrina” samideanoj Paulo Domingues de Assis, el la urbo “Campinas”, Ŝtato San-Paŭlo, kaj Dino Zam Benedetti, el la urbo “São Leopoldo” Ŝtato “Rio Grande do Sul”, pro ilia sugesto kaj de Flávio estis fondita, en la 24-a de Junio 1967, Londrina Esperanto-Instituto (LEI) kies devizo estis: “Diskonigi Londrinan en la Mondon kaj tutmondigi Londrinan”. Paulo Domingues kaj Dino translokiĝis el “Londrina” jam de pli ol dek jaroj, Paulo mortis pasintjare en Ŝtato “Mato Grosso” kaj Dino loĝas en “Curitiba”

La unua estraro de Londrina Esperanto-Instituto estis la jena:

Prezidanto: Paulo Domingues de Assis; Vicprezidanto: Creso Luiz de Moraes; 1-a Sekretario: José Pauluk; 2-a Sekretario: Sérgio Roberto Torres; 1-a Kasisto: Flávio Gouvêa; 2-a Kasisto: Ahmed Ayoub; Bibliotekisto: Maria Fátima Bornia; Kontrola Konsilantaro: Antônio Rosinski, Doly Torresin, Homero Zapponi.

La fondiĝo de Londrina Esperanto-Instituto ebligis pli intensan disvastigon de Esperanto en la urbo kaj la 13-an de Julio 1968 okazis la IV Renkontiĝo de Esperantistoj de la Ŝtato, en “Londrina”.

Dank’al klopodoj de samideano Wilson Marconi, kiu laboris en la Urba Konsilantaro; “Londrina” havas Avenuon “Esperanto” kaj Straton “Lazaro Zamenhof”.


Veja este artigo em português.

  • londrina_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 20:19
  • de zehanonimo