maceio_eo

Maceió

Verkis Prof-ro Aristophio Andrade Alves Filho en la portugala kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Ne estas malakordiĝo aŭ dubo inter la esperantaj macejoanoj, ke la pioniro de la Zamenhofa lingvo en Ŝtato Alagoas estis Paulino Rodrigues Santiago.

Paulino Santiago, kiel estis pli konata, naskiĝis en Maceió la 13-an de Marto 1888 kaj mortis en la sama urbo la 10-an de Oktobro 1967. Li estis filo de Emília Santiago kaj Joaquim Rodrigues Santiago.

Ekde la infaneco li elmontris naturan intereson al beletro kaj lingvoj. Li lernis francan kaj anglan lingvojn kaj perfektiĝis dum la tuta vivo ellernante, legante kaj skribante portugale kaj esperante.

Kunlaboris en la lokaj gazetoj “Correio de Alagoas”, “Jornal de Alagoas” kaj “Gazeta de Alagoas”; en malsamaj epokoj li estis informisto de “La Evoluciisto” kaj reviziisto de ĉiutaga oficiala gazeto de la Ŝtato.

Dum 22 jaroj li estis kasisto kaj ano de la Historia kaj Geografia Alagoa Instituto. Fondinto de la Beletra Alagoa Akademio, el kiu li estis la dua sekretario kaj okupis la katedron n-ro 37-a, kies patrono estas Mesquita das Neves. En artikolo publikigita en la gazeto “Jornal de Alagoas”, aperinta la 14-an de Oktobro 1979, Medeiros Netto tiel parolis pri la pioniro:

“La unua manifestiĝo pri esperantismo en Alagoas estis letero de Paulino Santiago en Novembro 1907, al la tiama ĵus fondita Brazila Esperanto-Ligo”.

Li daŭrigas: “Per raporto aperinta en la Brazilaj Esperantaj Analoj, paĝo 106-a, mi konstatis, ke Paulino Santiago ekkomencis lerni la lingvon kreitan de la pola kuracisto Zamenhof en 1905”.

La edukisto kaj kanoniko Teófanes Barros, esperantisto kaj admiranto de Santiago, per verko en “Gazeta de Alagoas”, la 26-an de Oktobro 1967, dek ses tagojn post la forpaso de Paulino Santiago, asertas la jenon:

“Alia grava karaktero de la personeco de Paulino estis la entuziasmo pri Esperanto. Li estis unu el la pioniroj de esperantismo en Alagoas. Kiam mi fondis en “Guido” centron por la studo de Esperanto, Paulino baptis ĝin “Esperantista Centro Couto de Magalhães”.

Paulino sukcesis diplomon pri Instruista Kurso de Esperanto, aljuĝita de Brazila Esperanto-Ligo en Decembro 1912, kiam ĝia sidejo funkciis en Rio de Janeiro. Li gvidis plurajn privatajn kursojn de la neŭtrala lingvo en la ĉefurbo de Alagoas kaj oficialan kurson ĉe la antikva Akademio de Komercaj Sciencoj de Maceió, kie li estis honora instruisto.

En 1967, li estis la plej antikva delegito de UEA kaj BEL, krome, li estis unu el la membroj de Veterana Esperanto-Klubo, kies sidejo estis en Londono. La angla revuo “Life” konsideris lin la plej grava esperantisto de Centra kaj Suda Amerikoj, laŭ aserto de la verkisto Felix Lima Júnior, en Biografiaj Notoj pri Paulino Santiago.

La historio de macejoa E-movado registras la daton 12-a de Julio 1910 kiel tiun de la fondiĝo de la unua Esperanto-Asocio de Alagoas, kies unua prezidanto estis Antônio Carlos de Arruda Beltrão.

Tiu historia informo devenas el artikolo de Medeiros Netto titolita “Brazilo Volas Esperanton”, aperinta en “Jornal de Alagoas”, la 14-an de Oktobro 1979.

Oni trovas ĉe la membiografio de la akademiano Francisco Alves Mata (1905 – 1983), esperantisto kaj membro de la Beletra Alagoa Akademio, la konfirman informon de Medeiros Netto, skribitan en Esperanto kaj arkivitan en la Alagoa Esperanto-Asocio, aldonitan de kelkaj konsideroj: “En la 12-a de Julio 1910 estis fondita asocio, kiu vivis efemere kaj ĝia prezidanto estis Antônio Carlos de Arruda Beltrão. Alia sindonema esperantisto estis la supera juĝisto José Jerônimo de Albuquerque”.

Sed la nedaŭreco, la manko de registro en la notarioficejo kaj ne publikaj realigoj de Alagoa Asocio kreita en 1910 estas konsiderata nur kiel historia fakto. Oficiale, nuntempe validas la daton 28-a de Januaro 1971, oficiala dato de la fondiĝo de Alagoa Esperanto-Asocio (AEA) en Maceió. Ĝia unua estraro estis la jena: Prezidanto, Teofanes Augusto de Araújo Barros; Vicprezidanto, Tobias Medeiros; 1-a Sekretario, Adjanits Lins e Silva; 2-a Sekretario, Paulo César Medeiros; 1-a Kasisto, Heloisa Marinho de Gusmão Medeiros; 2-a Kasisto, Ângela Maria Padilha; 3-a Kasisto, Cícero Correia da Silva; kaj Bibliotekisto, Vanilze Medeiros Cabral.

La statuto de Alagoa Esperanto-Asocio estis publikigita en la Oficiala Gazeto de Ŝtato Alagoas, nur la 23-an de Septembro 1978, sub la prezidanteco de la esperantisto Francisco Alves Mata kaj vicprezidanto Tobias Medeiros.

La historio elmontras, ke kelkaj viroj kaj virinoj, eĉ kiam ili ekzercas elstarajn influajn aktvecojn kun reflekto en faktoj de sia epoko, ili deziras resti anonimaj kaj ignorataj pro nekonataj motivoj.

Nur per serĉesplora verko oni sukcesas malkovri la fadenvolvaĵon por atingi la komprenon de la faktoj kaj ĝiaj veraj kialoj.

Ĉi tiu ĉapitro estas dediĉata al Francisco Alves Mata, konata ankaŭ kiel Kolonelo Alves Mata, aŭ simple Alves Mata.

La fondiĝon de Alagoa Esperanto-Asocio, la 28-an de Januaro 1971, oni ŝuldas grandparte al la verko de Alves Mata, realigita je unu jaro antaŭ la invito farita al Paulo Amorim Cardoso, de la Departemento pri Esperanto de Federacia Universitato de Ŝtato Ceará, petante, ke li sendu E-instruiston al Maceió.

La peto estis akceptita kaj alvenis en tiun ĉefurbon la instruisto Carlos Mello en la jaro 1970-a.

Estas Mata, kiu asertas, en sia biografio: “600 kandidatoj enmatrikuliĝis, sed alvenis al la fino de la kurso proksimume 400 gelernantoj. Solene enfermita la kurso, ĉe la flameco de tiu entuziasmo fondis la nuna asocio”.

Dum la periodo, kiam li “En la 12-a de Julio 1910 estis fondita asocio, kiu vivis efemere kaj ĝia prezidanto estis Antônio Carlos de Arruda Beltrão. Alia sindonema esperantisto estis la supera juĝisto José Jerônimo de Albuquerque”.

Sed la nedaŭreco, la manko de registro en la notarioficejo kaj ne publikaj realigoj de Alagoa Asocio kreita en 1910 estas konsiderata nur kiel historia fakto. Oficiale, nuntempe validas la daton 28-a de Januaro 1971, oficiala dato de la fondiĝo de Alagoa Esperanto-Asocio (AEA) en Maceió. Ĝia unua estraro estis la jena: Prezidanto, Teofanes Augusto de Araújo Barros; Vicprezidanto, Tobias Medeiros; 1-a Sekretario, Adjanits Lins e Silva; 2-a Sekretario, Paulo César Medeiros; 1-a Kasisto, Heloisa Marinho de Gusmão Medeiros; 2-a Kasisto, Ângela Maria Padilha; 3-a Kasisto, Cícero Correia da Silva; kaj Bibliotekisto, Vanilze Medeiros Cabral.

La statuto de Alagoa Esperanto-Asocio estis publikigita en la Oficiala Gazeto de Ŝtato Alagoas, nur la 23-an de Septembro 1978, sub la prezidanteco de la esperantisto Francisco Alves Mata kaj vicprezidanto Tobias Medeiros.

La historio elmontras, ke kelkaj viroj kaj virinoj, eĉ kiam ili ekzercas elstarajn influajn aktvecojn kun reflekto en faktoj de sia epoko, ili deziras resti anonimaj kaj ignorataj pro nekonataj motivoj.

Nur per serĉesplora verko oni sukcesas malkovri la fadenvolvaĵon por atingi la komprenon de la faktoj kaj ĝiaj veraj kialoj.

Ĉi tiu ĉapitro estas dediĉata al Francisco Alves Mata, konata ankaŭ kiel Kolonelo Alves Mata, aŭ simple Alves Mata.

La fondiĝon de Alagoa Esperanto-Asocio, la 28-an de Januaro 1971, oni ŝuldas grandparte al la verko de Alves Mata, realigita je unu jaro antaŭ la invito farita al Paulo Amorim Cardoso, de la Departemento pri Esperanto de Federacia Universitato de Ŝtato Ceará, petante, ke li sendu E-instruiston al Maceió.

La peto estis akceptita kaj alvenis en tiun ĉefurbon la instruisto Carlos Mello en la jaro 1970-a.

Estas Mata, kiu asertas, en sia biografio: “600 kandidatoj enmatrikuliĝis, sed alvenis al la fino de la kurso proksimume 400 gelernantoj. Solene enfermita la kurso, ĉe la flameco de tiu entuziasmo fondis la nuna asocio”.

Dum la periodo, kiam li invititaj la jenaj personoj: Néia Lúcia Souza, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo; la prezidanto de Alagoa Esperanto-Asocio; la sekretario de la Rektorejo de la Federacia Universitato de Alagoas; la Sekretario de Edukado kaj Kulturo de la Ŝtato; Jorge das Neves, Ĉefdelegito de UEA en Brazilo; Geraldo Mattos kaj Leopoldo H. Knoedt, de la Akademio de Esperanto; Paulo Amorim Cardoso, direktoro de la E-kurso en Federacia Universitato de Ŝtato Ceará; Elvira Fontes, brazila sekciestro de ILEI; Sylla Chaves, de la Fondaĵo Getúlio Vargas; Jair Salles, redaktoro de la bulteno de Kultura Kooperativo de Esperantistoj; kaj la prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo, Aristóphio Andrade Alves Filho, unu el la ĉefaj respondeculoj pri la evento.

Nuntempe Alagoa Esperanto-Asocio daŭre aktivadas, ĉu pere de disvastigo, ĉu pere de instruo de Esperanto en Maceió.

La provizora sidejo troviĝas en la Avenuo Fernandes Lima, 761, 1-a etaĝo, ĉambro B-2, en la kvartalo “Farol”.

La estraro por la periodo 2000 – 2001 estis la jena: Prezidanto, Aristóphio Andrade Alves Filho; Vicprezidanto, Neider Silveira Jatobá; 1-a Sekretariino, Núbia Alves Sobral Andrade; Kasisto, José Silva do Nascimento.

Urbo Maceió estis sidejo de la 39-a Brazila Kongreso de Esperanto, de la 18-a ĝis la 22-a de Julio 2004.


Veja esse artigo em português.

  • maceio_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:14
  • de zehanonimo