marilia_eo

Marília

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La Unua Latinamerika Esperanto-Kongreso okazinta en Marília – SP, de la 17-a ĝis la 22-a de Julio 1978 arigis reprezentantojn de preskaŭ ĉiuj brazilaj ŝtatoj kaj de la jenaj landoj: Francio, Anglio, Nederlando, Germanio, Usono, Meksikio, Venezuelo, Bolivio, Peruo, Ĉilio, Argentino, Urugvajo kaj Jugoslavio.

Escepte de Usono kaj Japanio estis la unua fojo, ke internacia E-Kongreso okazis en ne eŭropa lando, pro tio ĝi fariĝis tre grava por la taksado pri la ebleco de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Brasília-1981.

Krom specialaj aferoj rilataj al Esperanto-Movado estis realigitaj ankaŭ la jenaj prelegoj: “Antibiotikoj en la Moderna Medicino”, de D-ro Paulo Sérgio Viana; “Turismo en Peruo”, de Janete Skotte; “Siderurgia, Nacia Kompanio”, de Alberto Flores; “Pedagogia Cibernetiko”, de Emilio Arias kaj pri la sama temo Oswaldo Sangiorgi.

Partoprenis en la kongreso reprezentantoj de la aŭtoritatuloj: Guberniestro de la Federacia Distrikto, Ministro pri Edukado kaj Kulturo, Ministro pri Komunikado, Sekretario pri Turismo de la Ŝtato San-Paŭlo kaj ĉeesto de federacia deputito Paulo Diogo Namura kaj ŝtataj deputitoj Oswaldo Doreto Campanari kaj Osiro Silveira.

Ĉeestis la eventon proksimume 700 esperantistoj venintaj el 42 brazilaj urboj kaj 13 eksteraj landoj.

La prezidanto de la kongreso estis la klera kaj dediĉa esperantisto, Prof-ro Wilson Ferreira Martins, ĉefa respondeculo pri tiu grava evento. Meritas ankaŭ elstaran mencion la apogo de S-ro Theobaldo de Oliveira Lyrio, urbestro de Marília.

Laŭ informo aperinta en la ĵurnalo “Tribuna do Povo” el la urbo Lins – SP, “Marília, prospera urbo, okazigis de la 13-a ĝis la 18-a de Aprilo 1979 la 1-an Internacian Simpozion de Esperantistaj Sciencistoj kun la partopreno desciencistoj el Argentino, Urugvajo, Venezuelo, Germanio, Belgio, Danlando, Usono, Francio, Italio, Irlando, Japanio kaj Brazilo.

La evento realiĝis en la salono de la Medicina Fakultato de Universitato de la Ŝtato San-Paŭlo kaj temis pri Lingvistiko, Kemio, Edukado kaj Komunikado kaj La Rolo de Fremdaj Lingvoj en la Instruado kaj Praktiko de Medicino kaj Naturaj Sciencoj.

Ĉar la oficiala lingvo de la simpozio estis Esperanto, por ebligi la komprenon de la temoj estis samtempa traduko en portugala lingvo.

La evento estis de Ministerio pri Edukado kaj Kulturo, Sekretario pri Kulturo, Scienco kaj Teknologio de Ŝtato San-Paŭlo, Urbodomo de Marília kaj Brazila Konsilantaro de Esperanto.


Veja este artigo em português.

  • marilia_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:11
  • de zehanonimo