mossoro_eo

Mossoró

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Pere de la juna esperantisto Carlos Petinati, ni estis informitaj, ke la pioniro de E-movado en “Mossoró” kaj eble en la Ŝtato “Rio Grande do Norte” estis lia avo, S-ro Targino Soares. Carlos sendis al ni kelkajn korespondaĵojn, kiujn S-ro Targino interŝanĝis kun estraranoj de Brazila Klubo de Esperanto en la jaro 1931.

Inter la korespondaĵo troviĝas invito al la memoriga solenaĵo okazonta la 29-an de Junio 1931, okaze de la 25-a Fonddatreveno de la Klubo, sub la prezido de D-ro Everardo Backheuser, fondinto kaj honora prezidanto de la Klubo en Rio de Janeiro. La prelego pri la lingvo Esperanto estis realigata de D-ro Mario Teixeira de Freitas, direktoro de statistiko kaj disvastigado de Ministerio pri Edukado kaj Publika Sano.

Targino interŝanĝis korespondaĵon kun D-ro A. Couto Fernandes kaj eĉ kun UEA, alveninta el Genevo, datumita de la 10-a de Julio 1934.

Per la ricevita materialo ni povas konkludi, ke tiu samideano estis entuziasma disvastiganto de Esperanto en la urbo “Mossoró”.


Veja este arquivo em português.

  • mossoro_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:31
  • de 127.0.0.1