nova_iguacu_eo

Nova Iguaçu

Verkis en la portugala S-rino Aldenora Mendonça das Mercês kaj resumis esperante D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

En la jaro 1929 la gazeto “Nova Iguassu kaj Lavoura” publikigis artikolon pri Esperanto.

La pioniro de E-movado en Nova Iguaçu estis Adail Cardoso Barbosa, kiu post ricevi la Elementan Esperantan Diplomon, liverita de profesoro João Batista de Melo e Souza, ĉe la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo, la 31-an de Majo 1958, kaj la Norman Superan, la 28-an de Decembro 1959, li daŭrigis disvastigante kaj instruante la lingvon Esperanton ĉe la sidejo de la Spiritisma Domo “Amo kaj Justeco” en la kvartalo “Engenho Pequeno”, kie profesoro Celso Martins kaj lia patro, inter aliaj, lernis Esperanton.

Entreprenema, Adail realigis multajn eventojn, ekspoziciojn, prelegojn kaj ĉefe E-kursojn. Li interŝanĝis korespondadon en eksterlando, kie li amikiĝis al esperantistoj en Usono kaj Japanio.

Bedaŭrinde la pli granda parto de lia esperanta provizo perdiĝis kaj tiujn ĉi malmultajn informojn pri lia altvalora kontribuo al Esperanto en Nova Iguaçu ni ŝuldas al lia filino Marilda kaj al lia nepino Sylvia, al kiuj ni kore dankas.


Veja este artigo em português.

  • nova_iguacu_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:55
  • de zehanonimo