Diferencoj
Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
Sur ambaŭ flankoj antaŭa revizioAntaŭa revizioSekva revizio | Antaŭa revizio | ||
okcidenta_regiono_eo [2007/07/06 17:31] – zehanonimo | okcidenta_regiono_eo [2007/12/17 10:50] (aktuala) – nomoŝanĝo laŭ peto de luiz fernando pita fusxulo69 | ||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== Okcidenta Regiono de Rio de Janeiro ====== | ||
+ | // | ||
+ | |||
+ | Inter la jaroj 1950 kaj 1954 okazis la unua kurso de Esperanto ĉe Spiritisma Domo “Grêmio de Propaganda Espírita Luz e Amor”, en la kvartalo “Bangu”. La instruisto estis José Cosenza. | ||
+ | |||
+ | En kvartalo «Campo Grande», proksime de la jaro 1960, samideanoAmarílio Carvalho instruis Esperanton kun apogo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. | ||
+ | |||
+ | En la jaro 1961 estis kreita Esperantista Junularo de Campo Grande, kies unua prezidanto estis Amarílio Carvalho. Tiu junularo estis tre aktiva kaj organizis ekspociojn en lernejoj, kulturaj organizaĵoj kaj eĉ en «Palácio Pedro Ernesto», en tiu tempo sidejo de Ŝtata Konsilantaro de Rio de Janeiro. | ||
+ | |||
+ | Kiam okazis la puĉo de 1964 la agado de la Junularo malkreskis pro la enketoj kaj persekutado de la politika polico, kiu opiniis la kontakton de la junularo kun socialismaj landoj kiel politika agado. | ||
+ | |||
+ | Amarílio Carvalho estis dediĉema persono, idealisto kaj disvastiginto de Esperanto en la okcidenta regiono, tre grava homo en la historio de Esperanto en tiu loko. | ||
+ | |||
+ | Kultura Kooperativo de Esperantistoj, | ||
+ | |||
+ | En la 21-a de Aprilo 1991, en la spiritisma domo «Amor e Verdade», ĉe strato Felipe Cardoso, 922, kvartalo «Santa Cruz», celante unuigi kaj strukturigi la esperantistan movadon en okcidenta regiono de la urbo Rio de Janeiro, kunsidis Jorge S. das Neves, Marilena das Neves, Márcio Santos, Fernando F. Gomes, Paulo Andrade, Givanildo Ramos Costa, José Carlos Thomaz kaj Celso Pinheiro. Jorge das Neves estis en tiu tempo la ĉefa delegito de UEA, kaj estis speciale invitita paroli pri la temo «Estrutura do Movimento Esperantista» (Strukturo de la Esperanta Movado) pritraktante de UEA ĝis la naciaj esperantistaj asocioj. La dua kunveno okazis en Majo 1991, ĉe strato Geanerine, en Campo Grande. Krom la partoprenantoj de la unua kunveno ankaŭ ĉeestis Dilermando de Castro, prezidanto de KKE kaj Luiz Fernando Pita. Oni tuŝis la temon «Unificação» (Unuigo) pere de prelego de Jorge das Neves. Poste, oni difinis okazigon de la «Unua Kunfratiga Vespero» ĉe teatro «Faria Lima» (Vilaĝo «Kennedy») en la18-a de Aŭgusto 1991 kaj la 4-a Esperanta Renkontiĝo de Okcidenta Regiono, en Bangu. La tria kunveno okazis en spiritisma domo Isaac Lima, en Junio 1991, kie ĝis nun okazas la kunvenoj de EKOR (Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono). En Decembro 1991 okazis la unua balotado, kiam estis elektita prezidanto Celso Pinheiro. Ĉeestis la kunvenon: Valência M. Laudeauzier, | ||
+ | |||
+ | Celante frate kunigi la samideanojn kaj organizi la movadon en la regiono, EKOR estis fondita per la lokaj grupoj en la 1-a de Decembro 1991, EKOR provizore lokas sin ĉe la strato Coronel Agostinho, malantaŭ la numero 126, en la kvartalo Campo Grande. | ||
+ | |||
+ | La grupoj de la regiono kunsidas ĉiumonate por praktiki administrajn aferojn, kalendaran agojn por Esperanto kaj interŝanĝi spertojn. Jen la grupoj de EKOR: | ||
+ | |||
+ | * Esperanto-Grupo Ismael Gomes Braga, en Bangu, estas la plej malnova de la regiono fondita la 18-an de Decembro 1982. Ĝi jam okazigis, ekde sia fondiĝo, dudek du sinsekvajn Spiritismajn Esperantistajn Semajnojn, kvankam ĝi estas neŭtrala laŭ religio; | ||
+ | * Esperanto-Grupo Lázaro Luiz Zamenhof, fondita la 21-an de Junio 1984, en Bento Ribeiro; | ||
+ | * Esperanto-Grupo Pachoro, fondita la 1-an de Marto 1986, en Santa Cruz; | ||
+ | * Esperanto-Grupo La Espero, fondita la 13-an de Marto 1988, en Campo Grande; | ||
+ | * Esperanto-Grupo Padre Miguel, fondita la 17-an de Novembro 1990, en Padre Miguel; | ||
+ | * Esperanto-Grupo Lumo kaj Vero, fondita la 3-an de Septembro 1993, en Campo Grande; | ||
+ | * Esperanto-Grupo La Vojo, fondita la 14-an de Aŭgusto 1996, en Sepetiba, | ||
+ | * Esperanto-Grupo Amikoj de la Espero, fondita la 6-an de Aprilo 1999, en Realengo (ne aktiva nuntempe); | ||
+ | * Esperanto-Grupo Rideto, fondita la 3-an de Julio 1999, en Olaria; | ||
+ | * Esperanto-Grupo Verda Koreto, fondita la 16-an de Aprilo 2000, en Guaratiba; | ||
+ | * Esperanto-Grupo Francisco Valdomiro Lorenz, fondita la 23-ande Septembro 2000, en Freguesia; | ||
+ | * Esperanto-Departemento Gefia, fondita la 3-an de Marto 2001, en Jabour. | ||
+ | |||
+ | Nuntempe ĉirkaŭ dek grupoj aktive laboras pere de kursoj, festoj, agadoj, kaj estas aliaj malpli aktivaj. | ||
+ | |||
+ | **EKOR - Protokolo n-ro 1 - 01/ | ||
+ | |||
+ | “En la unua tago de Decembro mil naŭcent naŭdek unu, je la naŭa matene, kunsidis estraranoj kaj reprezentantoj de esperantistaj grupoj de Okcidenta Regiono, ĉe strato Coronel Agostinho, malantaŭ la numero 126, Campo Grande - RJ, celante krei komisionon por gvidi esperantan movadon en la regiono, kaj elekti la unuan prezidanton de tiu komisiono. Oni preferis baloti sekrete, ebligante ĉeestantajn representantojn de E-grupoj esti balotitaj kaj baloti. Partoprenis en ĉi tiu kunveno la samideanoj Valter Koritzky Júnior, Givanildo Ramos Costa, Gilberto dos Santos Vasconcelos, | ||
+ | |||
+ | EKOR entenas nun ĉirkaŭ dek esperantistajn grupojn en Okcidenta Regiono, kiuj kunsidas ĉiumonate en la dua dimanĉo, de la 9-a ĝis la 12-a, por organizi diversajn agadojn farotajn dum la jaro. Ĝia kalendaro estas konstanta, kio faciligas ladisvastigon antecipe, kaj la partoprenon de la interesatoj. La okazaĵoj estas: | ||
+ | |||
+ | * Vizito inter grupoj, ĝenerale okazita en la datreveno de ĉiu grupo, kiam estos festo kun muziko, poezio, babilado kaj manĝaĵoj; | ||
+ | * Trejnado por instruantoj de Esperanto, ĉiu kvara dimanĉo de Aprilo. Ĝi celas prepari homojn por la instruado de Esperanto, montrante al ili diversajn metodojn kaj teknikojn; | ||
+ | * Vesperaj Kunfratiĝoj, | ||
+ | * Ago-Tago, ĉiu unua sabato de Oktobro. La EKOR-anoj marŝadas surstrate disdonante klarigitajn flugfoliojn pri Esperanto; | ||
+ | * Jara Renkontiĝo, | ||
+ | |||
+ | La signo de EKOR estis elektita de ĝiaj membroj okaze de administra kunveno la 10-an de Decembro 1995. Ĝi estas foliumo de kvar folioj proponita de Lisete Campos. Ĝi estis elektita ĉar estas verda, havas kvar foliojn (same kiel EKOR estas kvarlitera) kaj estas tre malofta, signifikanta sorton. | ||
+ | |||
+ | ===== Rilataj Artikoloj ===== | ||
+ | |||
+ | * [[Rio de Janeiro URBO EO|Rio de Janeiro]] | ||
+ | |||
+ | |||
+ | ---- | ||
+ | Veja este artigo em [[Okcidenta Regiono PT|português]]. |