osvaldo_pires_de_holanda_eo

Osvaldo Pires de Holanda

Osvaldo Pires de Holanda naskiĝis la 19-an de Julio 1921 en Acopiara-CE. En 1944 li esperantistiĝis post kvin lecionoj gviditaj de Audísio Lopes de Souza kaj José Francelino de Oliveira, en Baturité-CE. Tiun saman jaron, li translokiĝis al São Paulo-SP, kie li sukcesis la bazan kaj superan kursojn per korespondado ĉe Brazila Esperanto-Ligo. En São Paulo li fondis ‘’Esperanta Klubo Zamenhof’’ en la 25/01/1949, ‘’Esperanta Grupo Adolfo de Menezes’’ la 01/05/1982 kaj ‘’Esperanta Grupo Verda Lumo’’ la 7/9/1993. Komence de 1957 li partoprenis en preskaŭ ĉiuj Brazilaj Kongresoj de Esperanto. El la portugala lingvo li esperantigis la verkojn: ‘’La Evangelio de la Horo’’, ‘’Vivo Feliĉa’’, ‘’Vojoj de la Saĝeco’’ kaj ‘’Nova Aŭroro’’. Li estas ankaŭ bakalaŭro pri ĵurnalismo kaj advokato. Li estis prezidanto de Sanpaŭlo Esperanto-Asocio de 1994 ĝis 1995 kaj prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo de 1998 ĝis 2001.


Veja este artigo em português.

  • osvaldo_pires_de_holanda_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:31
  • de 127.0.0.1