pocinhos_eo

Pocinhos

Verkita de Roberto da Silva Ribeiro.

En la E-movado, kunfondiĝis E-Asocio de Campina Grande (en ĝia dua fazo), Pocinhos E-Klubo kaj E-Asocio de Paraíba, de kiu S-ro Roberto da Silva Ribeiro estis la unua prezidanto. Li estis membro de la unua Federacia Konsilantaro de BEL kaj, nuntempe, estas delegito de UEA en Pocinhos.

La unua esperantisto en Pocinhos estis Ricardo Romero Viana. El Niterói – RJ, lia naskiĝurbo, kie li lernis Esperanton de Amarilio Carvalho, en la fino de la 70-a jardeko, li venis al Pocinhos en la komenco de la 80-a jardeko, sed li ankoraŭ nek movadis nek propagandis.

En la 80-a jardeko, kelkaj “Pocinhos–anoj” lernis Esperanton en Campina Grande (32 kilometrojn for de la urbo), sed ne restis en la movado. Nur en 1987, kiam Iracira José da Costa Ribeiro eklernis la lingvon en Campina Grande, aperis la ideo krei E-grupon en Pocinhos. Ŝi propagandis kaj kunigis grupon de dek homoj, kiuj invitis Roberto da Silva Ribeiro(n), tiam loĝanta en Campina Grande, por gvidi la kurson.

En la 22-a de Marto 1987, tiuj homoj fondis Pocinhos E-Klubon. Dum unu jaro la afero marŝis sufiĉe bone, sed malvigliĝis rapide. Poste, ili okazigis kelkajn kursojn kaj eventojn en la urbo, nome Unuan Paraiban Renkontiĝon de Esperantistoj, en 1996, dum kiu fondiĝis Esperanto-Asocio de Paraíba.

Lastatempe (jaro 2000) ankoraŭ restas kelkaj esperantistoj en la urbo, sed ili ne movadas.


Veja este artigo em português.

  • pocinhos_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/04 22:40
  • de 127.0.0.1