potirendaba_eo

Potirendaba

Verkita de S-ino Maria Rosa de Angelis.

La informoj enhavantaj ĉi tie rilatas al entuziasma esperantistino, Maria Rosa de Angelis, loĝanta en Potirendaba-SP.

Malgraŭ la neekzisto de Esperanta Asocio en tiu urbo, ŝi lernis la lingvon, kies diplomo de la supera kurso, per korespondado, ŝi sukcesis ĉe Brazila Esperanto-Ligo la 30-an de Junio 1969. De tiam, dum pli ol 30 jaroj ŝi disvastigas la esperantan idealon, instruante lalingvon per gazetaro kaj eĉ per bulteno titolita “La Espero”, sub ŝia gvido. Krom tio, ŝi ankaŭ interŝanĝas koresponadon kun samideanoj el pluraj landoj.

Jam antaŭ la kurso per korespondado, ŝia dediĉo kaj uzado de la lingvo instigis Jorge das Neves publikigi interesan artikolon en la revuo “Rio Esperantista” de Marto 1963, kiam ŝi ankoraŭ estis komencantino, sed ne timis skribi en Esperanto. Jen la skribaĵo de Jorge das Neves: “Poliomjelito ne malhelpas kaj rilatas al malsano, kiu atingas tiun samideaninon ekde ŝia infaneco, sed ne sukcesis malaltigi ŝian naturinklinon, kontraŭe, ŝia vivo estas ekzemplo de dediĉo kaj amo al la esperanta idealo”.


Veja este artigo em português.

  • potirendaba_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/06 20:28
  • de 127.0.0.1